Philipp Jacob Spener: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
'''Philipp Jacob Spener''' (* [[13-an de januaro]] [[1635]] en [[Ribeauvillé|Rappoltsweiler]], [[Alzaco]]; † [[5-an de februaro]] [[1705]] en [[Berlino]]) estis germana luterana teologo kaj unu el la plej konataj reprezentantoj de la [[pietismo]]. Krome li estis la plej grava [[Genealogio|genealogo]] de la 17-a jarcento kaj scienca fondinto de la [[heraldiko]].
 
Spener fariĝis en 1663 predikisto ĉe la katedralo je [[Strasburgo]], en 1666 [[plejaĝulodojeno (eklezio)|plejaĝulodojeno]] de la luterana pastraro en la [[libera regna urbo]] [[Frankfurto ĉe Majno]] kaj en 1686 elektoprinca saksia kortega ĉefpredikisto en [[Dresdeno]]. Ekde 1691 li estis [[preposto]] kaj [[konsistoriano]] ĉe la [[Nikolaa Preĝejo de Berlino|Nikolaa Preĝejo]] en [[Berlino]]. En 1694 li kunlaboris je la fondado de la reformuniversitato je [[Halle (Saale)|Halle ĉe Saale]], kie lia lernanto [[August Hermann Francke]] ludis estaran rolon.
 
Sian ĉefverkon ''[[Pia desideria|Pia Desideria]] oder Herzliches Verlangen nach gottgefälliger Besserung der wahren evangelischen Kirche'' (Pia desideria aŭ elkora deziro de Di-plaĉa pliboniĝo de la vera evangela eklezio) li skribis en 1675. En ĉi tiu li proponas ampleksan reformprogramon de la [[Luteranismo|luterana]] eklezio. Li metis al la pilorio misaĵojn en la eklezio kaj mankan konon de la biblio ĉe la kredantoj. La ĉefverko de Spener onidire baziĝas sur la traktaĵoj de mistikaj spiritualistoj kiel ekz. „Spiegel der Missbräuche beim Predigtamt“ de [[Christian Hoburg]]s. Ĉi tiu opinio tamen ne estas nedisputata. Li prosperigis la formiĝon de la ''collegia pietatis'' (privataj rondoj de preĝemuloj kaj interesitoj pri la biblio), evoluantaj ekde 1670.