Gerrymander: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Gpvosbot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: nl
e gramatiko, iomete plivikiigis
Linio 2:
----
 
<i><b>Gerrymander</b></i> estas [[angla lingvo|angla]] vorto kiu signifas "fi-dislimi". Ĝi estas intenca manipulado de [[politika limo|politikaj limoj]] (en [[Usono]] specife de [[baloto|elektaj]] distriktaj limoj) por dumtempa elekta avantaĝo, kutime por la posten-tenantoj.
 
La termino venis de la nomo de frua ŝtatestro de [[Masaĉuseco]], [[Elbridge GERRY]]. Du raportistoj rigardis novan elektan mapon kaj unu komentis al la alia ke unu el la novaj distriktoj aspektis ĝuste kiel [[salamandro]] (''salamander'' en la angla). La alia replikis ke ĝi aspektas kiel ''gerrymander''. La nomo fiksiĝis kaj estas nun kutime uzata de angla-parolantaj politikaj sciencistoj.
 
Unu formo de fi-dislimado okazas kiam la limoj de distrikto ŝanĝiĝas por elimini iun parton kun alta koncentreco de homoj kiuj voĉdonas por difinita politika partio. Alia formo okazas kiam regiono de alta koncentreco de voĉdonantoj por iu partio estas disigita al kelkaj distriktoj, certigante ke la partio havas malgrandan plejpartoplejparton en multaj distriktoj anstataŭ grandan plejparton en nur unu distrikto. Ofte tiaj ŝanĝoj de limoj okazas por kompensi longe ignoritan malegalecon, ekzemple kiam kreante en Usono distrikton de plejparte nigruloj.
 
Uzado de ''gerrymandering'' por la celo de malpliigi la politikan influon de minoritataj grupoj estas kontraŭleĝa en Usono laŭ la Akto de Elektaj Rajtoj de [[1965]]. Tamen la usona ĉefkortumo decidis ke ''gerrymandering'' por la celo de pliigi aŭ malpliigi la influon de politika partio ne estas kontraŭleĝa.
 
[[af:Afbakeningsknoeiery]]