Ghazan: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Mahmud Ghazan''' (1271-1304) (mongole: ????? , ĉine: ? ? , foje konata kiel Casanus de la okcidentanoj) estis la sepa reganto de la Ilĥanato de la Mongola Imperio en...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Mahmud Ghazan''' (1271-1304) ([[mongole]]: ????? Газан, [[ĉine]]: ? ? 合贊, foje konata kiel Casanus de la okcidentanoj) estis la sepa reganto de la [[Ilĥanato]] de la [[Mongola Imperio]] en nuntempa [[Irano]] de [[1295]] ĝis [[1304]]. Li estis la filo de [[Arghun]] kaj [[Quthluq Ĥatun]], daŭrigante la vicon de regantoj kiuj estis rektaj posteuloj de [[Ĝinĝis Ĥano]]. Konsiderita kiel la plej elstara el la ilĥanoj, li estas plej konata pro la politika konvertiĝo al [[Islamo]] en [[1295]] kiam li prenis la tronon, markante turnopunkton por la reganta religio de [[mongoloj]] en Mezazio. Lia ĉefa edzino estis Kokeĉin, mongola princino sendita de Kublaj-Ĥano, kaj eskortita de la mongola [[ĉefurbo]] ĝis la Ilĥanato fare de [[Marko Polo]].
 
Militistaj konfliktas daŭris dum la regado de Ghazan inkluzive de milito kontraŭ la egiptaj mamelukoj por la kontrolo de Sirio, kaj bataloj kontraŭ la mongola Ĉagataj-Ĥanato. Ghazan ankaŭ traktis diplomatiajn kontaktojn kun Eŭropo, daŭrigante la malsukcesajn provojn de siaj antaŭuloj je formado de franca-mongola alianco. Viro de alta kulturo, Ghazan parolis multajn lingvojn, havis multajn ŝatokupojn, kaj reformis multajn elementojn de la Ilĥanato, precipe la normigado de la valuto kaj la financa politikon.