Pluto (mitologio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
 
== Pluto, personigo de riĉeco ==
En la greka diaro, '''Pluto''' personigas riĉecon, kaj pro tio li estis ankaŭ dio de agrokulturo, rilate al abunda rikolto kiel fonto de enspezoj. Tamen, tiu flanka kultado pli kaj pli ĝeneraliĝis en abstraktan personigon de riĉeco, do Pluto malrilatiĝis al Demetro kaj iĝis ankaŭ subtera dio, kiel metaforo de la subtera riĉeco de la mineraloj kaj minejoj. Pro tio li tiel rilatiĝis al [[Hadeso]], ke tiu dio ricevadis la kromnomojn ''Pluto'' aŭ ''Plutono'', kaj la romianoj nomigis tiun dion ĝuste [[Plutono (dio)|Plutono]]. Oni kutime prezentadis lin kiel junulo aŭ infano kiu portas la [[korno de abundo|kornon de abundo]], kiun [[Heraklo]] donacis al li dum sia vizito al Hadeso<ref>Pierre Grimal. ''Diccionario de Mitología Griega y Romana''. Eld. Paidós.</ref>.
 
Li aperas en la ''[[Teogonio]]'' de [[Heziodo]]<ref>Heziodo. ''Teogonio'', 969.</ref> kiel filo de la [[Kreto (insulo)|kreta]] pra-diino [[Demetro]]<ref>[[Karl Kerenyi]]. ''Eleusis: Archtypal Image of Mother and Daughter (Bollingen)'', paĝ. 30, 1967.</ref> kaj la duondio [[Jasiono]], kun kiu li kuŝis ''sur trifoje plugita kampo''<ref>Heziodo. ''Teogonio'', 969.</ref>. Pluto ĉefrolis en la [[eleŭzaj misteroj]], elstara kultado al la agrokultura diino. Tamen, metafore, [[Ezopo]] asertas ke lia patrino estis Tiko, diino de la fortuno<ref>Ezopo. ''Fabloj'', 130.</ref>. Laŭ [[Higeno]], li havis fraton nomitan [[Filomelo]]<ref>Higeno. ''Poezia astronomio'', 2.4.</ref>.
[[Dosiero:Inferno Canto 7 lines 8-9.jpg|thumb|left|Duonlupa '''Pluto''' laŭ gravuraĵo de [[Gustave Doré]] por [[La Divina Commedia]].]]
 
Laŭ [[Aristofano]]<ref>Aristofano. ''Pluto'', 90. [[-388|388 a.K.]].</ref>, [[Zeŭso]] blindigis lin por ke Pluto kapablu disdoni liajn donitaĵojn hazarde kaj sen antaŭjuĝoj, kiel bona helpanto de [[Tiko]] (Hazardo). Li estis ankaŭ lama (ĉar riĉeco bezonas tempon por alveni), sed havas flugilojn (ĉar li kapablas malaperi rapidege). Tiu komediisto ironias pri kion povus okazi se oni redonus al Pluto la vidkapablon.
 
Pluto instruis al la homaro la koncepton posedi, krom la diligenton bezonatan por administri posedaĵojn kaj la deziron akiri pli ol kion oni bezonas. Kiam iu sukcesis tion fari, oni kutime asertis ke ''tiu havas Pluton''. Kvankam riĉeco estis disdonita nur de la destino, oni konsideris Pluton bonkora dio, kiu premias tiujn, kiuj gastigas lin<ref>Heziodo. ''Teogonio'', 977.</ref>. Li kutime estis akompanata de [[Femo|Famo]] kaj [[Krato|Povo]], do pro tio oni petadis al Zeŭso la eblecon gastigi Pluton.
 
Havi valorajn posedaĵojn oni konsideris sinsekvo de virteco kaj plej dezirinda afero, kune kun sano, beleco kaj forto. Pri ĝi neniu tediĝas kaj eĉ oni atribuis al Pluto la progreson de la homaro, tial kial por ĝin akiri, homojn elpensis la plej utilajn ilojn kaj metiojn. Tamen, kelkaj verkistoj atentigis pri ĝia malbona flanko: el avareco devenas orgojlo, militoj kaj krimoj. Laŭ ili, maljusta riĉeco neniel favoras la posedanton, ĝi ne plibonigas la homan esencon kaj eĉ povas okazi ke ''posedaĵo ekposedu posedanton''<ref>[[Bakilido]]. ''Odoj'', 10.50.</ref>.
 
[[Plutarko]] koncedis, ke li ŝatus ricevi Pluton, sed klarigas ke nur se lin akompanas [[Diko|Justeco]], pli malrapida sed pli certa maniero akiri bonan viv-rangon<ref>Plutarko. ''Paralelaj vivoj. Solono'', 2.3.</ref>. Ĉar Pluto neniel rilatis al justeco aŭ amikeco. Atentigas pri tio la fakto ke li neniam helpis sian fraton Filomelon, kiu suferis multaj penojn kaj nur ĉar li elpensis plugilon por produkti manĝaĵojn li sukcesis supervivi.
 
=== Pluto en belartoj ===
Linio 18 ⟶ 24:
[[Dante]] priskribas lin en la [[La Divina Commedia|Dia Komedio]] kiel lupforma demono kiu gvardas la kvaran cirklon de la [[infero]], tiu rezervata al la avaruloj. Tre eble li konfuzis la dion de riĉeco kun Plutono, la reĝo de la subtera mondo laŭ la [[romia mitologio]].
 
== Pluto, oceanidinopatrino de Tantalo ==
'''Pluto''' (el la greka ''Ρλουτω'') estis ankaŭ unu el la [[oceanidinoj]]<ref>Heziodo. ''Teogonio'', 355.</ref>, filino do de [[Oceano (mitologio)|Oceano]] kaj [[Tetiso (titanino)|Tetiso]]. Kun Zeŭso aŭ kun la reĝo [[Tmolo]] de [[Lidio]], ŝi estis patrino de [[Tantalo (mitologio)|Tantalo]], unu el la unuaj reĝoj de la mondo. Dum infanaĝo, Pluto akompanis la diinojn [[Persefono]]n, [[Artemiso]]n kaj [[Ateno (mitologio)|Atenon]] en iliaj ludoj.
 
Tamen, Higeno asertas ke la patrino de Tantalo ne estis oceanidino, sed [[nimfo]] de la monto [[Sipilo]]. Ŝi estis filino de la [[Lidio|lidiano]] [[Himaso]] aŭ [[Himanto]]<ref>Higeno. ''Fabloj'', 155.</ref>, greke adaptita nomo de la tradicie unua reĝo de Lidio, tio estas, [[Maneso]]. La aliĝo de Pluto al la lidia reĝa familio eble simbolis la proverban riĉecon de tiu regno. [[Nonno]] donis al ŝi la epiteton ''Berekintia'', kutima alvoko de la frigia diino [[Cibelo]]. Do tre eble oni identigis Pluton al tiu diino, kiu fakte ricevis elstaran kultadon en la regiono de la monto Sipilo. Anktivaj skolioj rilatas ŝin ankaŭ al [[Demetro]], personigo de la agrokultura prospero, kaj pro tio mencias ke ŝia patro estis la [[titano]] [[Krono (mitologio)|Krono]]<ref>Skolio pri ''Oresto'', de [[Eŭripido]], 5.</ref><ref>Skolioj pri ''[[Olimpaj Odoj]]'', de [[Pindaro]], 3.41.</ref>.
Laŭ Higeno<ref>Higeno. ''Fabloj'', 155.</ref>, la patrino de Tantalo ne estis oceanidino, sed [[nimfo]] filino de la [[Lidio|lidiano]] [[Himaso]].
 
== Eksteraj ligiloj ==
Linio 30 ⟶ 36:
 
== Notoj kaj referencoj ==
<div style="height: 200px; overflow:auto; border: 1px solid gray; padding-right: 12px; background-color: #EEEEEE; ">
<references>
{{referencoj|2}}
 
[[Kategorio:Dioj de la helena mitologio]]
[[Kategorio:Nimfoj]]
[[Kategorio:Oceanidinoj]]
[[Kategorio:Teraj dioj]]