Historio de Moskva Ŝtata Universitato: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
[[Moskva Ŝtata Universitato]] estas la plej malnova [[rusio|rusia]] [[universitato]]. Ĝi estis fondita en jaro [[1755]]. Fondo de la universitato en [[Moskvo]] fariĝis ebla danke al agado de la unua rusia akademiano [[Miĥail Lomonosov|Miĥail Vasiljeviĉ Lomonosov]] ([[1711]]-[[1765]]). En jaro [[1940]], dum festado de la 185-jara jubileo, al la universitato estis proprigita la nomo de [[Miĥail Lomonosov|M.V. Lomonosov]].
[[Dosiero:Lomonosov.jpg|thumb|left|Mikaelo Lomonosov]]
M.V. Lomonosov tre alte valorigis kreon de sistemo de supera klerado en [[Rusio]]. Ankoraŭ en jaro 1724 ĉe la Peterburga Akademio de sciencoj, fondita per [[Petro la Granda|Petro I]], estis kreitaj universitato kaj gimnazio por preparado de sciencaj kadroj en [[Rusio]]. Sed la akademiaj insititucioj kaj la universitato ne sukcesis plenumi ĉi tiun taskon. Pro tio M.V. Lomonosov multfoje levis demandon pri fondo de universitato en [[Moskvo]]. Liaj proponoj, formulitaj en letero al I.[[Ivan I.Ŝuvalov|Ivan Ivanoviĉ Ŝuvalov]], fariĝis bazo de projekto de Moskva universitato. Grafo Ivano[[Ivan Ŝuvalov]], favorito de imperiestrino [[Elizabeto (Rusio)|Elizabeto]], patronis disvolviĝon de la rusa scienco kaj kulturo, helpis multajn entreprenojn de [[Miĥail Lomonosov|M.V. Lomonosov]].
 
Post konatiĝo kun la projekto de nova altlernejo, kiun prezentis la grafo, imperiestrino [[Elizabeto (Rusio)|Elizabeto]] subskribis la [[12-an de januaro]] (la [[23-an de januaro]] laŭ la gregoria kalendaro) de jaro [[1755]] (en la tago de sankta Tatiana laŭ la ortodoksa eklezia kalendaro) ordonon pri fondo de Moskva universitato.
 
La solena inaŭgurado de la universitato okazis en tago de la jubileo de kronado de la imperiestrino la [[26-an de aprilo]] (la [[7-an de majo]]) de jaro [[1755]]. Ekde tiam ĉi- tago estas tradicie festata en la universitato per studentaj festadoj, al ili estis samtempigitaj ĉiutaga scienca konferenco "Lomonosovaj legadoj" kaj tagoj de scienca kreado de la studentoj.
Moskva universitato havis demokratian konsiston de studentoj kaj profesoroj. Tio grandparte rezultigis vastan disvastiĝon de avangardaj sciencaj kaj sociaj ideoj inter la lernantoj kaj lektoroj. Jam en edkonduko de la ordono pri fondo de universitato en Moskvo estis rimarita, ke ĝi estis kreita "por ĝenerala klerigo de anoj de diversaj tavoloj". En la universitaton povis aniĝi reprezentantoj de diversaj sociaj tavoloj, krom la servutuloj. M.V. Lomonosov montris al ekzemplo de okcidenteŭropaj universitatoj, kie estis abolita principo de ranĝado. "En universitato tiu studento estas pli respektata, kiu pli multe lenras, kaj kies filo li estas, tio ne gravas". En dua duono de XVIII jarcento el 26 rusaj profesoroj, kiuj gvidis instruadon, nur 3 estis el noblanoj. Diverstavolanoj ankaŭ konsistis en XVIII jarcento plimulton da lernantoj. Plej kapablajn studentojn oni sendis en eksterlandajn universitatojn por daŭrigado de la klerado, plifirmigante per tio kontaktojn kaj ligojn kun la tutmonda scienco.
 
Ŝtataj asignadoj nur parte kontentigis bezonojn de la universitato, des pli ke dekomence oni ne prenis pagon por klerado, kaj poste komencis liberigi malriĉajn studentojn de ĝi. Estraro de la universitato bezonis serĉi aldonajn fontojn de spezo, ne ekskluzante okupiĝon pri komerca agado. Grandegan materianmonoferon helpon donisokazigis mecenatoj (Demidov-oj, Stroganov-oj, Katerino[[Jekaterina Daŝkova]] k.a.). Ili aĉetis kaj donis al la universitato sciencajn instrumentojn, kolektojn, librojn, fondis stipendiojn por studentoj. Ne unufoje en malfacila por la universitato tempo ili kolektis monon per abono. Laŭ formiĝinta tradicio profesoroj testamentis al la universitata biblioteko siajn personajn kolektojn.
 
Moskva universitato havis gravan rolon en disvastigo kaj popularigo de sciencajvariaj konojsciencoj. SurDum lekcioj de universitataj profesoroj kaj disputoj de studentoj povisrajtis ĉeesti publiko. En apriloAprile de jaro [[1756]] ĉe Moskva universitato sur strato Moĥovaja estis malfermitaj presejo kaj librobutiko. En la sama tempoSamtempe la universitato komencis eldoni dufoje en semajno unuan en la lando neoficialan gazeton "Moskovskie vedomostiVedomosti", kaj ekde januaro de jaro [[1760]] - unuan en Moskvo literaturan revuon "Poleznoje uveselenie" ["Utila distro"]. Dum dek jaroj, de [[1779]] ĝis [[1789]] la presejon gvidis lerninto de la universitata gimnazio, elstara rusa klerigisto N. I.[[Nikolaj Novikov]].
 
Unu jaron post kreo de la universitato, la unuaj legantoj jam vizitispovis viziti la universitatan bibliotekon. Dum pli ol 100 jaroj ĝi estis la sola publika biblioteko en [[Moskvo]].
 
Kleriga agado de Moskva universitato kontribuis al formiĝoaperigo sur ĝia bazo aŭ kun partopreno de iliaj profesoroj de Kazana gimnazio (ekde jaro [[1804]] - Kazana universitato), [[Rusia Akademio de belatrojBelartoj]] en [[Peterburgo]] (antaŭ jaro [[1764]] ĝi estis sub kondukado de Moskva universitato), ktp.
 
En XIX jarcento ĉe la universitato estis fonditaj unuaj sciencaj societoj: de esplorantoj de la naturo, de historio kaj rusiaj antikvaĵoj, de ŝatistoj de rusia literaturo.
 
Antaŭ jaroĜis 1804 agado de la universitato estis regulata per "Moŝte promulgita projekto pri fondo de Moskva universitato". En jaro [[1804]] estis aprobita universitata statuto. Al la universitato estis donita granda aŭtonomio. Rektoro kaj fakultestroj estis elektitaj el nombro de la profesoroj. Unua elektita rektoro estis profesoro pri historio kaj literaturo Ĥ. A.[[Ĥariton Ĉebotarev]]. Konsilantaro de profesoroj decidisrajtis decidi ĉiujn demandojn de universitata vivo. Libroj, presataj laŭ sankcio de la Konsilantaro en la universitata presejo, estis liberigitaj de ĝenerala cenzuro. La studentoj studis suren kvar fakultatoj (sekcioj, kiel oni nomis ilin tiam): de moralaj kaj politikaj sciencoj, de fizikaj kaj matematikaj sciencoj, de medicinaj sciencoj, de literaturaj sciencoj. Studado daŭris dum 3 jarojjarojn. Post finaj ekzamenoj al la plej bonaj el finintoj de la universitato estis donita rango de kandidato, al la aliaj - rango "efektiva studento". Plifortiĝis sinsekvado de diversaj ŝtupoj de klerado. Laŭ la statuto de jaro [[1804]] la universitato plenumis ĝeneralan gvidadon de mezaj kaj komencaj lernejoj de centralaj gubernioj de Rusio.
 
Pro interveno de la napoleona armeo en Rusion en jaro [[1812]] konstruaĵoj de la universitato en Moskvo praktike plene forbruliĝis. Pereis la biblioteko, arkivo, muzeo, scienca aparataro. Malgraŭ malfacila stato de la universitato, profesoroj kaj studentoj komencis studadon jam la [[1-an de septembro]] de jaro [[1813]]. En 20aj jaroj de XIX jarcento kvanto de la studentoj superis 500 homojnpersonojn.
 
En unua duono de XIX jarcento Moskva universitato havis gvidan rolon en socia vivo de Rusio. Tradicioj de liberpensado estis daŭrigitaj per studentaj rondetoj. En la aŭditorioj de la universitato disputis okcidentistoj kaj slavistoj pri vojo de evoluo de [[Rusio]]. Estis publikaj kursoj de lekcioj kaj dusputoj.
Ankaŭ estis aktiva eldona agado de la universitato, kiu ne estis limigita per presado de sciencaj verkoj.
 
Nova etapo de historio de la universitato komenciĝis post abolo de la servitudo en jaro 1861 kaj komenco de kapitalismo en Rusio. Universitata statuto de jaro [[1863]] estis laŭ ĝenerala kurso de la registaro al plenumo de reformoj, destinitaj plirapidigi evoluon de la lando. Kresko de industrio, komerco, agrokulturo, transformadoj en administrado, juĝo, armeo postulis plialtigon de nivelo de universitata kleradoklerigado kaj ĝian plivastigon. Laŭ la statuto de jaro [[1863]] pligrandiĝis kvanto de lernaj disciplinojisciplinoj kaj nombro de instruistoj. Granda atento estis donita al organizado de praktikaj kaj laboratoriaj lecionoj, seminaroj. Estis restaŭrigita elektado de la rektoro kaj la dekanoj. SurEn kvar fakultatoj de la universitato - la historiofilologia, la fizikomatematika, la jura kaj la medicina - lernisstudis ĉirkaŭ 1500 studentoj de diversaj tavoloj de la socio.
 
Kreinto de Esperanto, [[Ludoviko Zamenhof]] studis en la universitato medicinon en [[1879]]-[[1881]].
 
[[Dosiero:1879-llz.jpg|thumb|left|Studento Zamenhof Ludoviko]]
Profesoraro de Moskva universitato faris multon por plifirmigo de ligo inter scienco kaj praktiko. Universitataj sciencistoj skribisverkis lernolibrojn por lernejoj. Multaj edukitoj de la universitato laboris kiel instruistoj, estante la plej kvalita parto de rusa instruistaro.
Pro la universitato en dua duono de XIX - komenco de XX jarcento aperis konataj moskvaj muzeoj: la Politeknika, la [[Ŝtata Historia Muzeo|Historia]], la Zoologia, de Antropologio, de [[Ŝtata Muzeo de Belartoj Puŝkin|Belatroj]] (poste Muzeo de plastikaj artoj nomita honore al A. S. Puŝkin), estis malfermitaj Botanika ĝardeno kaj Zoologia ĝardeno (Moskva zoo).
 
La Statuto de jaro [[1863]] ekzistis nur ĝis jaro [[1884]]. Post murdo de caro [[Aleksandro la 2-a (Rusio)|Aleksandro II]] per la membroj de terorista organizo "Popola libero" la registaro denove komencis plimalgrandigi universitatan aŭtonomion, plifortigi regon de instruado. Malgraŭ ĉi tio la universitato restis unuonunu el centroj de scienca kono kaj socia vivo de [[Rusio]]. Studentoj kaj profesoroj pridiskutis la plej aktualajn problemojn de rusia vivo. En la universitato studis aŭ instruis konataj agantoj de gvidaj politikaj partioj de [[Rusio]].
 
Studentoj de Moskva universitato estis aktivaj partoprenantoj en la eventoj de la [[Rusia revolucio de jaroj1905|revolucio de [[1905]]-[[1907]]]]. SurEn kunveno la [[9-an de septembro]] de jaro [[1905]] per la studentoj estisaprobis aprobitarezolucion rezolucio, postulantapostulantan abolon de la aŭtokratio kaj transformigon de la imperiestra [[Rusio]] en demokratian respublikon.
En jaro [[1911]] protestante kontraŭ eksterleĝa maldungo de kelkaj profesoroj kaj romporompigo de la universitata aŭtonomio pli ol 130 profesoroj kaj instruantojinstruistoj demonstre lasisforlasis ĝiajnsiajn murojnlaborlokojn. La registaro respondis per forigo de pli ol mil studentoj el la universitato, arestoj kaj deportodeportigo el [[Moskvo]] de revoluciemaj studantojstudentoj. Kvanto de la studentoj grande malpligrandiĝis ankaŭ pro komenciĝinta en jaro [[1914]] la [[Unua mondmilito]].
 
Pro la [[Rusia revolucio de 1917|rusia revolucio]] en [[1917]] estis abolita pago kontraŭpro studado, studentoj estis provizitaj per ŝtataj stipendioj, ekde jaro [[1919]] la universitato estis plene financata per la ŝtato. Por ke reprezentantoj de laboristaj familioj povu ricevi necesajn por aniĝo en altlernejon sciojn, ĉe la universitato ekde [[1919]] ĝis [[1936]] funkciis prepara Laborista fakultato.
 
Kune kun tio la universitatan vivon negative influis skismo de la socio pro la revolucio. Parto de la stiudentoj kaj konataj sciencistoj, ne akceptintajneakceptintaj la novajn politikajn ordojn, estis necesigita lasi la universitaton. Ankaŭ damaĝon rezultigis reorganizadoj de 20-30aj jaroj, iniciitaj por pligrandigo de kvanto da [[specialisto]]j. El la universitato estis elkondukitaj fakultatoj medicina, de soveta justo kaj la kemia (portempe) kaj surbaze de ili estis kreitaj memstaraj altlernejoj. En apartajn altlernejojn estis transformitaj geologia, mineralogia kaj geografia fakoj sur natursciencaj fakultatoj. Surbaze de sociaj fakultatoj en jaro [[1931]] malfermiĝis Moskva instituto de filozofio, literaturo kaj historio, kiu denove kuniĝis kun MŜU post dek jaroj. Estis troajn ŝanĝojn ankaŭ en organizo de studa procezo. Estis enkondukita "brigadolaboratoria metodo" de studado, aboliganta lekciojn kaj iganta memstaran studadon de materialo per studentaj brigadoj po 3-5 homoj, individuaj ekzamenoj estis anstataŭigitaj per kolektivaj raportoj de la brigadoj.
 
Por malagrablaj rezultoj en jaro [[1932]] la brigadolaboratoria metodo estis aboligita. Oni enkondukis novajn studajn programojn, ŝanĝiĝs reĝimo de laboro en altlernejaro. En jaro [[1934]] en la universitato okazis disertoj unuaj dum jaroj de Soveta potenco disertoj.
 
Dum 30-50aj jaroj ideologia kaj administra duktaturo flanke de la aŭtoritatoj kontraŭstaris al libero de kreado. Kontaktoj kun eksterlandaj sciencaj centroj estis limigitaj. Multaj sciencistoj estis reprezaliitaj, kelkaj direktoj de esplorado, precipe en sociaj sciencoj, [[filologio]], [[cibernetiko]], [[biologio]], estis nuligitaj.
 
Malgraŭ ĉi tio, la universitata scienco entute atingis seriozajn sukcesojn en 20-30aj jaroj. Ĝis jaro [[1941]] nur sur taga fakoĉiutage studis ĉirkaŭ 5000 studentoj. Pli ol 30 profesoroj kaj sciencaj laborantoj fariĝis efektivaj membroj de la Akademio de sciencoj. Sciencistoj de la universitato kreis lernolibrojn por meza kaj alta lernejo.
 
Pro la [[Dua mondmilito]] de jaroj [[1941]]-[[1945]] ekde oktobro de jaro [[1941]] la universitato troviĝis en evakuado, dekomencekomence en [[Aŝĥabado]], ekde somero de jaro [[1942]] en [[Jekaterinburg]] (tiam nomita kiel Sverdlovsk). En Moskvon la universitato revenis nur en printempoprintempe de jaro [[1943]], kvankam studadoj kun restintaj en la ĉefurbo studentoj rekomenciĝisredaŭris tiutuj post la frakaso de la faŝistaj trupoj apud [[Moskvo]].
 
Dum jaroj de la milito la universitato preparigispreparis pli ol 3 mil da specialistoj. Sciencistoj de MŜU per siaj sciencaj atingoj faris gravan kontribuon en defendon de la lando kaj evoluon de ĝia ekonomiko. Dum la milita jarkvaro en MŜU estis plenumita pli ol 3 miloj da sciencaj entreprenoj. En ili estis pliperfektigo de aviadilkonstruado kaj direktado de maraj ŝipoj, fondigo de teorio de precizeco de artileria pafado kaj pafado al areoj, provizo de signaloj de preciza tempo por la tuta lando, invento de eksplodaĵoj. En medicinan praktikon estis enkondukita "trombin" - kuracilo, plirapidiganta koaguladon de sango; estis komencitaj laboroj pri esploro de [[uranio]]; geologoj trovis en Centra [[Azio]] grandajn minkampojn da volframo, progresigis elpumpadon de [[nafto]]; geografoj provizigis la armeon per mapaj materialoj k.t.p. Sociaj sciencistoj faris grandan kontribuon en plifortigon de morala spirito de la armeo kaj la popolo. En dokumentoj de Nurenberga kaj Tokia militaj tribunaloj, juĝintaj faŝistajn krimulojn, estis rezultoj de esploroj de juristoj de MŜU, ekzemple, pri individa krima respondeco de la eksaj faŝistaj estroj.
 
Entute en la milito batalis pli ol 5 mil universitataj edukitoj, pli ol mil homoj estis premiita en jaroj de la milito per ordenoj kaj medaloj de [[Sovetunio]] kaj landoj de la koalicio, kaj sep homoj ricevis titolon de [[Heroo de Sovetunio]].
Dum la milito pereis ĉirkaŭ 3 mil studentoj, aspirantoj, profesoroj, instruantojinstruistoj kaj laborantoj de MŜU. Al ilia honoro ĉe unua lerna konstruaĵo en jaro [[1975]] estis malfermita memora signo, kaj bruligita Eterna fajro de Gloro.
 
Post la milito en fino de 40aj - komenco de 50aj jaroj serioze pliboniĝis materia stato de Moskva universitato. Sur la Paseraj Montoj estis konstruita grandega aro de novaj universitataj konstruaĵoj.
Entute ekde jaro [[1917]] kaj ĝis jaro [[2004]] la universitato preparigis ĉirkaŭ 180 mil specialistojn kaj ĉirkaŭ 35 mil [[kandidato]]jn pri sciencoj, kulturo kaj klerado.
 
En junio de jaro [[1990]] estis aprobita Statuto de Moskva ŝtata universitato post vasta diskutado sur Konsilantaro de sciencaj konsilioj de MŜU, en konsiston de kiu eniras membroj de Scienca konsilio de MŜU, de Sciencaj konsilioj de fakultatoj kaj ankaŭ de konsilioj de laboraj kolektivoj de fakoj, kiuj ne havas Sciencajn konsiliojn.
Post lego de la Statuto en junio de jaro [[1992]] sur Konsilantaro de sciencaj konsilioj de MŜU la Statuto estis efektivigita per ordono de la rektoro de MŜU. Per ordono de la prezidento de [[Rusio]] Moskva universitato ricevis statuson de rusia aŭtonoma altlernejo.
 
Konsilantaro de sciencaj konsilioj de MŜU laŭ la statuto solvas strategiajn demandojn de agado de la universitato, elektas rektoron. Ĝeneralan administradon de la universitato plenumas Scienca konsilio de MŜU, en kiu estas rektoro kaj vicrektoroj, fakultatestroj, kaj direktoroj de institutoj, elektitaj reprezentantoj de sciencpedagogiaj laborantoj de fakultatoj kaj institutoj (po 2 … 4 homoj depende de nombro de laborantoj), po unu reprezentanto de studentoj kaj aspirantoj de ĉiu fakultato. 5 membroj de Scienca konsilio estas elektitaj de inĝenieraj kaj aksesoraj servoj de la universitato.
Deklaritaj per la statuto de MŜU ideoj pri dempokratigo de universitata vivo, publikeco en farado de decidoj, aŭtonomio havas celon gartanti liberon de instruado, scienca esplorado kaj spirtita disvolviĝo de homa persono. Laŭ la statuo ĉefa ero de la universitato estas katedro (laboratorio, institutfako), laborantoj, studentoj kaj aspiranoj de kiu kolegie, per demokratiaj rimedoj solvas ĉiujn problemojn de organizado de scienca, studa kaj socia vivo de sia kolektivo.
 
En jaro [[2004]] en la universitato malfermiĝis du novaj strukturaj fakoj - fakultato de fundamenta medicino kaj Scienca parko. Fakultato de fundamenta medicino signifas revenon en MŜU de medicino kiel scienca disciplino post multjara paŭzo. Scienca parko devis enpraktikigi novajn altateknologiajn sciencajn ellaboraĵojn, unuvice en areoj, de telekomunikado, bioteknologio, lasera teknologio, ekologio ktp.
 
En jaro [[2004]] la universitato havas 19 fakultatojn: mekanikomatematikan, fizikan, kalkulan, de matematiko kaj cibernetiko, kemian, biologian, de grundologio, geografian, geologian, de fundamenta medicino, historian, filologian, de eksterlandaj lingvoj, filozofian, sociologian, psikologian, ekonomian, juran, ĵurnalistikan, instituton de landoj de Azio kaj Afriko, kaj ankaŭ 8 sciencesplorajn institutojn - de mekaniko, de nuklea fiziko, de fiziko de mikromondo, astonomian, kalkulan centron, de fizikokemia biologio, de antropologio, de monda kulturo. Sceinca laboro kaj instruado estas plenumata en muzeoj, sur studosciencaj bazoj de praktiko, en ekspedicioj, sur sciencesploraj ŝipoj, en centroj de plialtigo de kvalifiko. Entute en la universitato estas pli ol 300 katedroj.
En jaro [[2004]] en MŜU studas pli ol 26 mil studentoj kaj ĉirkaŭ 7 mil aspirantoj, plialtigas sian kvalifikon pli ol 5 mil specialistoj. Sur fakultatoj kaj en sciencesploraj centroj ilin instruas 4 mil profesoroj kaj instruantoj kaj ĉirkaŭ 5 mil sciencaj laborantoj. Ĉiujare en Moskva universitato disertadas ĝis 1,5 mil kandidatoj kaj ĝis 250 doktoroj pri diversaj sciencoj. Akcesora kaj priserva personaro de la universitato estas ĉirkaŭ 15 mil homoj.
La universitato havas pli ol 600 konstruaĵojn, inkluzive belaspektan altkonstruaĵon sur la Paseraj montoj. Ilia komuna areo estas ĉirkaŭ 1 miliono da kvadrataj metroj. En [[Moskvo]] la teritorio okupata de MŜU estas 205,7 hektaroj.