Savognin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 26:
 
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Savognin datiĝas el la jaro [[1154]] kiel ''Sueningin''.

Okaze de gruzoekspluatado sude de la vilaĝo sur la monteta tavolo Padnal estis trovita signifa setlejo el la [[bronzoepoko]].

Dum [[Romio|romia epoko]] la romia vojo tra Septimer- kaj Juliopasejo kondukis tra Savognin. Dum frua [[mezepoko]] la Korto de Savognin supozeble apartenis al la [[Monaĥejo Mistail]]. Tiuj rajtoj en la jaro [[1154]] transiris al la [[Monaĥejo Sankt-Luzi]] en [[Koiro]]. En la jaro [[1282]] la regado pri Savognin rekte iris al la [[episkopejo]] [[Koiro]]. En la jaro [[1552]] Savognin kune kun la tuta tribunala komunumo Oberhalbstein sin liberaĉetis de la episkopa servuteco.
<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D1429.php ''Jürg Simonett'': ''Savognin - Romia epoko ĝis komence de la 21-a jarcento'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2010-11-05)]</ref>