Arbon (distrikto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
== Historio ==
En la distrikto Arbon apud la bordo de [[Bodenlago]] jam dum la [[neolitiko]] kaj la [[bronzepoko]] ekzistis homaj setlejoj, kiel diversaj trovitaj ruinoj kaj restaĵoj pruvas. Pro la diversaj trovaĵoj oni parolas pri la [[Arbon-kulturo]]. En [[mezepoko]] la regantoj de la regiono estis unuflanke la [[princabato]] de la [[Monaĥejo Sankt-Galo]] kaj aliflanke la [[episkopo]] de [[Konstanco DE|Konstanco]], inter kiuj ĉiam ekzistis rivaleco. Kiam en la jaro [[1460]] Turgovio estis konkerita de la [[Svisa Ĵurkomunumo]] la svisoj ankaŭ pri la regiono de Arbon akiris la potencon. Dum la [[Helveta Revolucio]] en la jaro [[1798]] la regiono liberiĝis de la Ĵurkomunumo kaj en la jaro [[1803]] la nova [[Kantono Turgovio]] fondiĝis kaj la distrikto Arbon fariĝis unu el ĝiaj administraj unuoj. En tiu tempo ekzistis la plano aligi la [[enklavo]]n [[HornTG|Horn]] al [[Kantono Sankt-Galo]], sed pro la rezisto de la loĝantoj kaj la apogo el Arbon, Horn fine restis parto de distrikto Arbon kaj Kantono Turgovio.
Sur baze de la nova leĝo pri la komunumoj de Kantono Turgovio kun efiko de la 1-a de januaro [[2011]] al la distrikto estis aldonita la komunumo [[Amriswil]].
 
== Komunumoj de la distrikto Arbon ==