Libero kaj Sendependo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Luckas-bot (diskuto | kontribuoj)
kompletigo laŭ pollingva vikipedio
Linio 5:
*kolonelo [[Franciszek Niepokólczycki]] (de novembro 1945 ĝis la 18-a de oktobro 1946)
*subkolonelo [[Wincenty Kwieciński]] (de oktobro 1946 ĝis la 5-a de januaro 1947)
*subkolonelo [[Łukasz CieplickiCiepliński]] (de januaro 1947 ĝis la 27-a de novembro 1947)
 
 
==Komencoj de la agado==
La organizo komence volis per politika batalo ne allasi komunistojn al balota venko post la [[dua mondmilito]]. Ĝiaj membroj antaŭvidis ankaŭ eblon de armita rezisto. Malgraŭ deklarita civila karaktero la organizo posedis fortajn armitajn taĉmentojn precipe en la centra areo en [[Podlaĥia Provinco]], [[Lublina Provinco]] kaj [[Mazovia Provinco]], ĉar komandanto de la centra areo ne plenumis ordonon malfondi arbarajn taĉmentojn konsiderante LkS armea-politika organizo. Aŭtune parto de la membroj de „Libero kaj Sendependo” aŭskultis apelon de kolonelo [[Jan Mazurkiewicz]] (pseŭdonomo”Radosław”) kaj malkaŝis sin.
 
==Ideo==
Libero kaj Sendependo (LkS) postulis ke [[Ruĝa Armeo]] kaj [[NKVD]] forlasu la teritorion de Pollando. La organizo ne konsentis pri la orienta landlimo fiksita en [[Konferenco de Jalto]], kontraŭstaris politikan persekutadon kaj detruadon de Pollando fare de rusa soldataro. Membroj de LkS volis krei komunan armeon, sendependiĝi politike de [[Sovetunio]], [[ŝtatigo|ŝtatigi]] grandajn entreprenojn kaj laborejojn. Oni postulis ankaŭ universalan edukadon kaj [[agrara reformo|agraran reformon]]. Tamen dum [[referendumo]] de 1946 la organizo apelaciis pri forĵeto de la reformo kaj ŝtatigo de la [[industrio]]. Aŭtune 1946 inter la gvidantaro venkis tezo pri alproksimiĝado de la tria mondmilito kaj neceso prepariĝi al tio. Lige al tio januare 1947 gvidantaro de LkS apelaciis al [[Pola Popola Partio]] [[bojkoto|bojkoti]] balotadon por Leĝiga [[Parlamento]].
 
==Persekutado de la organizo==
La asocio de la komenco estis por komunista registaro obstaklo en realigado de politikaj planoj de Sovetunio pri Pollando. Estas LkS, kiu informis [[Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj|Konsilion de Sekureco de UN]] pri balotaj falsigoj farataj dum la popola referendumo de 1946. Ministerio pri Publika Sekureco kaj NKVD provis rompi la organizon. Inter alioj pro tio, ke LkS subtenis armitajn taĉmentojn (kelke da miloj de soldatoj), precipe en [[Lublina Provinco]] kaj [[Mazovia Provinco]]. La organizo ne sukcesis kontraŭpuŝi agadon de sekurecaj servoj. En 1945 oni arestis la unuan prezidanton, kolonelon Jan Rzepecki kun ĉiuj areokomandantoj. Oktobre 1946 oni kaptis lian sekvanton, kolonelon Franciszek Niepokólczycki.
 
[[en:Freedom and Independence]]