Ferdinand von Wrangel: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Linio 8:
 
[[dosiero:Stamp Wr.JPG|eta|maldekstra|<center>portreto de Wrangel sur rusia poŝtmarko de la jaro 1992]]
Post sia reveno al Sankt-Peterburgo, Vasilij Golovnin ofertis al Wrangel gvidi ekspedicion al la nordo de [[Siberio]], kiu kartografie registru la arktan marbordon oriente de la rivero ''Indigirka'' en [[Jakutio]]. Norde de la enfluejo de la rivero [[Kolima]] en la [[Arkta Oceano|Arktan Oceanon]] serĉiĝu teritorio, pri kiu raportis la kozako Andrejev, sed kiu ĝis tiam estis notita en neniu mapo. Post kiam Ferdinand von Wrangel pliprofundigis siajn konojn pri [[geografio]], [[geodezio]] kaj [[kartografio]] en la universitato de Tartu, li en printempo 1920 ekvojis kun kvin kolegoj. Post 224 tagoj la teamo atingis la loĝlokon Niĵnekolimsk (Нижнеколымск) borde de la rivero Kolima, kaj tie la ekspedicio instalis sian esploran bazon. En la sekvaj jaroj la teamo faris kvar ampleksajn ekspediciojn per hunde tiritaj [[sledo]]j tra la mara glacio norden kaj marborde orienten. Ĝis la jaro 1824 sub malfacilaj klimataj kondiĉoj kolektiĝis multaj esploraj rezultoj hidrografiaj, meteologiaj, magnetismaj kaj geografiaj. Krom ekzakte kartografie registri la marbordon kaj la Ursan Insularon (ruse Медвежьи острова, ''medveĵij ostrova''), li pruvis ke la lando raportita fare de Andrejev fakte ne ekzistas. Laŭ informoj de la indiĝenaj [[ĉukĉoj]] li tamen kartografie notis pli oriente la [[Vrangela Insulo de Siberio|insulon]], kiu nuntempe portas lian nomon, sen ke li mem vidis aŭ vizitis ĝin.
 
En la jaroj 1825 ĝis 1827 li en la servo de la rusia mararmeo faris plian vojaĝon al [[Kamĉatko]]. Post sia reveno, Ferdinand von Wrangel en 1829 nomumiĝis [[guberniestro ĝenerala]] de la teritorio tiam nomata "Rusia Ameriko": la nuna [[Alasko]]. Post pli ol unujara malmara vojaĝo tra Siberio ĝis la bordo de la [[oĥotska maro]], li en somero 1830 ŝipe vojaĝis al la loĝloko [[Sitka]]. Kvin jarojn pli poste, li en 1835 revojaĝis al Eŭropo tra Kalifornio, Meksiko kaj Nov-Jorko, kaj do trifoje ĉirkaŭvojis la teron. Ree en Sankt-Peterburgo, li ricevis la rangon de kontra[[admiralo]] kaj inter la jaroj 1840 kaj 1947 estis direktoro de la [[rusia-amerika kompanio|Rusia-Amerika Kompanio]] en Sankt-Peterburgo. En 1845 li estis kunfondinto de la Rusia Geografia Societo, kaj en 1847 ricevis la rangon de vicadmiralo. En 1849 li pensiiĝis kaj retiriĝis al sia bieno Ruil respektive estone Roela en [[Estonio]].