Ferdinand von Wrangel

Ferdinand Friedrich Georg Ludwig Baron von WRANGEL, ruse Фердинанд Петрович Врангель (naskiĝis la 29-an de decembro 1796[jul.]/ 9-an de januaro 1797[greg.] en Pskovo; mortis la 25-an de majo[jul.]/ 6-an de junio 1870[greg.] en Tartu, Livlando) estis balt-germana oficiro en la mararmeo de la Rusia Imperio. Li geografie esploris aparte la orienton de Siberio, inkluzive de la tiam rusia, intertempe usona teritorio Alasko.

Ferdinand von Wrangel
direktoro de la Rusia-Amerika Kompanio
Persona informo
Ferdinand Friedrich Georg Ludwig von Wrangell
Naskiĝo 29-an de decembro 1796 (1796-12-29)
en Pskovo
Morto 25-an de majo 1870 (1870-05-25) (73-jaraĝa)
en Tartu
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Estonio vd
Lingvoj estonarusagermana vd
Ŝtataneco Rusia ImperioRusio vd
Alma mater Naval Cadet Corps • Sankt-Peterburga Mararmea Instituto vd
Familio
Dinastio familio Vrangel vd
Patro Q120825075 vd
Patrino Q120825101 vd
Edz(in)o Q111697729 vd
Infanoj Wilhelm von Wrangell • Ferdinand Georg Friedrich von Wrangell • Ebba Antonie Karoline Sophie von Schilling vd
Profesio
Okupo esploristo • geografopolitikistoterposedantomilitistomaristo • polusa esploristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ferdinand von Wrangel

Laŭ li estis nomitaj Vrangela Insulo de Siberio kaj Vrangela Insulo de Alasko.

Vivo redakti

Ferdinand von Wrangel naskiĝis kiel tria el sep infanoj de la barono Peter von Wrangel kaj ties edzino Dorothea, kiu devenis el la same nobela familio von Freymann. La unuajn vivjarojn li pasigis en la gepatra bieno en Joosu, tiutempe ankaŭ germanlingve nomata Waimel-Neuhof, en Estonio. Post frua morto de liaj gepatroj, li estis enskribigata kiel kadeto en la mararmea akademio en Sankt-Peterburgo. Post fino de la lernejaj jaroj, li inter la jaroj 1817 kaj 1819 en rango de subleŭtenanto partoprenis en velado de la ŝipo "Kamĉatko" ĉirkaŭ la tero, gvide de la rusia oficiro kaj esploristo Vasilij Miĥailoviĉ Golovnin. En tiu vojaĝo li konatiĝis kun la pli posta esploristo Fjodor Petroviĉ (fakte germanlingve Friedrich Benjamin) Lütke, kiu poste iĝis dumviva amiko kaj kolego.

 
portreto de Wrangel sur rusia poŝtmarko de la jaro 1992

Post sia reveno al Sankt-Peterburgo, Vasilij Golovnin ofertis al Wrangel gvidi ekspedicion al la nordo de Siberio, kiu kartografie registru la arktan marbordon oriente de la rivero Indigirka en Jakutio. Norde de la enfluejo de la rivero Kolima en la Arktan Oceanon serĉiĝu teritorio, pri kiu raportis la kozako Andrejev, sed kiu ĝis tiam estis notita en neniu mapo. Post kiam Ferdinand von Wrangel pliprofundigis siajn konojn pri geografio, geodezio kaj kartografio en la universitato de Tartu, li en printempo 1920 ekvojis kun kvin kolegoj. Post 224 tagoj la teamo atingis la loĝlokon Niĵnekolimsk (Нижнеколымск) borde de la rivero Kolima, kaj tie la ekspedicio instalis sian esploran bazon. En la sekvaj jaroj la teamo faris kvar ampleksajn ekspediciojn per hunde tiritaj sledoj tra la mara glacio norden kaj marborde orienten. Ĝis la jaro 1824 sub malfacilaj klimataj kondiĉoj kolektiĝis multaj esploraj rezultoj hidrografiaj, meteologiaj, magnetismaj kaj geografiaj. Krom ekzakte kartografie registri la marbordon kaj la Ursan Insularon (ruse Медвежьи острова, medveĵij ostrova), li pruvis ke la lando raportita fare de Andrejev fakte ne ekzistas. Laŭ informoj de la indiĝenaj ĉukĉoj li tamen kartografie notis pli oriente la insulon, kiu nuntempe portas lian nomon, sen ke li mem vidis aŭ vizitis ĝin.

En la jaroj 1825 ĝis 1827 li en la servo de la rusia mararmeo faris plian vojaĝon al Kamĉatko. Post sia reveno, Ferdinand von Wrangel en 1829 nomumiĝis guberniestro ĝenerala de la teritorio tiam nomata "Rusia Ameriko": la nuna Alasko. Post pli ol unujara malmara vojaĝo tra Siberio ĝis la bordo de la oĥotska Maro, li en somero 1830 ŝipe vojaĝis al la loĝloko Sitka. Kvin jarojn pli poste, li en 1835 revojaĝis al Eŭropo tra Kalifornio, Meksiko kaj Nov-Jorko, kaj do triafoje ĉirkaŭvojis la teron. Ree en Sankt-Peterburgo, li ricevis la rangon de kontraadmiralo kaj inter la jaroj 1840 kaj 1947 estis direktoro de la Rusia-Amerika Kompanio en Sankt-Peterburgo. En 1845 li estis kunfondinto de la Rusia Geografia Societo, kaj en 1847 ricevis la rangon de vicadmiralo. En 1849 li pensiiĝis kaj retiriĝis al sia bieno nomata germane Ruil respektive estone Roela en Estonio.

Post la morto de sia edzino Elisabeth, li en 1853 revenis al aktiva servo en la rusia mararmeo, por subteni la landon en la Krimea Milito. Li iĝis direktoro de la ŝtata hidrografia departemento, kaj post malmultaj monatoj ŝtata primara ministro. En 1855 li nomumiĝis honora membro de la Rusia Akademio de Sciencoj. Pro malsano, li en 1957 en rango de admiralo definitive eksiĝis el la armeo, kaj iĝis membro de la rusia Imperia Konsilio. Forte li protestis kontraŭ la vendo de Alasko de Rusio al Usono, sed tamen en 1867 la vendo efektiviĝis. Tri jarojn poste li mortis en Tartu.

Krom la du insuloj menciitaj supre, ankaŭ la 417 metrojn alta vulkano Mount Wrangell kaj la montaro Wrangell Mountains en la sudoriento de Alasko estas nomataj laŭ li.