Vrangela Insulo de Alasko
Ĉi tiu artikolo temas pri la Vrangelan Insulon de Alasko, angle nomata Wrangell Island. Por informoj pri rusa insulo, vidu la artikolon Vrangela Insulo de Siberio.
La Vrangela Insulo de Alasko, angle nomata Wrangell Island, situas en la Aleksandra insularo, antaŭ la bordo de la Alaska pattenilo, la plej suda parto de la usona ŝtato Alasko. Samkiel la Vrangela Insulo de Siberio, ruse nomata О́стров Вра́нгеля – Ostrov Vrangelja, ĝi estas nomata laŭ la germandevena rusia oficiro kaj esploristo Ferdinand von Wrangel.
Vrangela Insulo de Alasko | ||
---|---|---|
insulo | ||
Situo | en la Aleksandra insularo, antaŭ la bordo de la Alaska pattenilo | |
Insularo | Aleksandra insularo | |
Geografia situo | 56° 27′ N, 132° 23′ U (mapo)56.456388888889-132.37777777778Koordinatoj: 56° 27′ N, 132° 23′ U (mapo) | |
| ||
Longo | 48 km | |
Larĝo | 23 km | |
Areo | 544 km² | |
Ŝtato | Usono | |
Teritorio | Alasko | |
Loĝantaro | 2 401 (2000) 4,4 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Wrangell, AK | |
La insulo longas proksimume 48 kilometrojn kaj havas larĝon de inter 8 kaj 23 kilometroj. La insula areo estas 544 km². La insulo dividiĝas de la kontinenta parto de Alasko nur pere de mallarĝa markolo, nomata angle Blake Channel.