Trombono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 209:
Kiel je ĉiuj kutimaj latunaj blovinstrumentoj oni povas ĝustigi la agordon de la trombono per [[agordotubo]]. Ĝi troviĝas kutime en la malantaŭa arko antaŭ la sonfunelo. Ĉi tiu aranĝo estas malaltpreza kaj realigebla per malmulta elspezo. Ĝi estas tamen por la eksonado kaj la [[entonigo]] ne tute senproblema, ĉar parto de la instrumento, kiu jam plilarĝiĝas, jen denove estas interrompata per ''cilindraj'' pasejoj. Malmulte kutima alternativo konsistas en tio, enigi la agordilon en la glittubon.
 
==== Valvotrombono ====
[[Dosiero:Trombone Quart Bass Posaune.jpg|thumb|valvobastrombono proks. 1850/60]]
Valvotrombono havas anstataŭ glittubo por la tonaltoŝanĝo tri ĝis kvar [[valvo (blovinstrumento)|valvojn]] kiel multaj aliaj latunaj blovinstrumentoj. Ĝia tonamplekso estas sama kun tiu de analoga glittubotrombona registro, tamen ĝi distingiĝas iomete laŭ eksonado kaj sono, ĉar ĝi similas laŭ konstru- kaj ludmaniero pli al granda trumpeto. Kun tiu ĝi havas komuna neeviteble la ludrapidecon en ĉiuj registroj kaj la ĝeneralan valvoteknikon (ekz. kromatajn kaj diatonajn trilojn sur preskaŭ ĉiuj tonoj). Ekzistas mallonga kaj longa konstruformoj.