Trombono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 218:
 
La kulminon de ĝia populareco la valvotrombono atingis en la [[19-a jarcento]], kiam la valvotekniko plejmulte progresis. Kiam je la fino de la jarcento glittubotrombonoj de pli bona kvalito estis serie kaj favorpreze produktata per industria precizeco, ĉi tiu konstruformo reakiris sian merkatoregan pozicion. Kelkregione tamen ĝis nun la valvotrombono superas, ekz. en [[Aŭstrujo]], [[Italujo]], [[Bohemujo]], [[Moravio]], [[Slovakujo]], [[Hispanujo]], [[Portugalujo]], [[Sudameriko]] kaj [[Barato]].
[[dosiero:Cimbasso_in_F.jpg|thumb|left|Kontrabastrombono volvita]]
 
En blovmuziko en Aŭstrujo kaj en la alplanda [[popolmuziko]] la valvotrombono estas notita transpone en B♭ same kiel la tenorkorno, kio faciligas je bezono ŝanĝon de instrumento, ekz. ankaŭ al trumpeto.
 
[[dosiero:Cimbasso_in_F.jpg|thumb|left|Kontrabastrombono volvita]] Certaj versioj de bas- kaj kontrabas-trombonoj havas la nomon ''[[Cimbasso]]'' kaj estas uzataj esence je muziko de [[Giuseppe Verdi]] kaj [[Giacomo Puccini]].
 
Kelkaj pasaĵoj estas pli facile ludeblaj sur valvotrombono, aliaj sur glittuba trombono. Sur valvotrombono rapidaj teknikaj pasaĵoj kutime estas pli flue ludeblaj. Multaj (glittubo-)trombonistoj tamen kritikas ilian pli palan, malpli brilan sonon. En simfonia kunteksto nuntempe la valvotrombono ne plu estas uzata, kvankam precipe Verdi klare preferis ĝiajn teknikajn eblecojn. Ekzemple la uverturo por la opero ''[[La Forto de la Destino]]'' sur glittuba trombono estas realigebla nur de [[virtuozo]]j. Ankaŭ tutmonde elstaraj trombonistoj kiel la membroj de ''[[German Brass]]'' ekprenis antaŭ ĉi tiu fono je certaj surdiskigoj valvotrombonon, kiu pro tio ekz. ankaŭ apartenas al la instrumentoj bildigitaj sur la ingo de ilia sondisko Bach 300.