Cseh-metodo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Airon90 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 1:
{{Malneŭtraleco|esperanto|oktobro 2009}}
{{EdE|C}}
La '''Cseh-metodo'''
▲La '''Cseh-metodo''' [Ĉe-metodo] dankas sian ekziston al la fakto, ke [[Andreo Cseh]] estis devigata gvidi Esperanto-kurson antaŭ diversnacia publiko, konsistanta plejgrandparte el laboristoj. Estis en 1920 en la transilvania urbo [[Sibiu]] ([[Hermannstadt]], [[Nagyszeben]]). [[Lernolibro]]j ne estis haveblaj; mendi el eksterlando neeble, ĉar la limoj ankoraŭ fermitaj. [[Pastro]] Cseh defendis tiam ne doni kurson en la ordinara senco de la vorto, sed simplan konversacion. Nigra tabulo kaj kreto helpis la instruiston, papero kaj [[krajono]] la [[lernanto]]jn. Kun granda entuziasmo okazis la provo. Komence li parolis pri aferoj plej proksimaj kaj uzante nur la plej simplajn gramatikajn elementojn. Poste li transiris iom post iom al temoj pli malproksimaj kaj al gramatikaĵoj pli malfacilaj. Post 20 lecionoj de 2 horoj oni jam povis interparoli en Esperanto. Tiel la Cseh-metodo naskiĝis. La bona rezulto instigis al organizo de similaj kursoj en tuta Rumanujo, kaj poste sekvis invitoj el pluraj landoj.
La metodo tiel disvastiĝis tra tuta Eŭropo.
La principoj de la metodo estas la jenaj:
Prefere la kurso estas donata de fremdlanda instruisto, por efike plenumi punkton b.
Linio 25 ⟶ 17:
Komence oni timis, ke la sukceso dependas nur de la personeco de Cseh, sed baldaŭ evidentiĝis, ke liaj disĉiploj de diversaj nacioj akiris similajn sukcesojn. Andreo Cseh ne deziras doni la tutan [[gramatiko]]n en la komenca kurso, sed li volas formi grandan aron da entuziasmaj adeptoj, kiuj fervore daŭrigas la studadon kaj la propagandon. Estas interesa fakto, ke bonaj Cseh-kursoj finiĝis ĉie kun pli multe da lernantoj, ol kun kiom ili komenciĝis. La "Konversacioj" de Cseh estas amuzaj vesperoj kaj oni ne rimarkis, ke samtempe oni akiras la plej potencan rimedon malfermi novan mondon.
== Historio ==
La unuan kurson faris Cseh en Sibiu en [[1920]] por societo de laboristoj el 3 nacioj. Pro la granda sukceso de tiu kurso li baldaŭ ricevis inviton al la urbo [[Marosvásárhely]], kie li faris sinsekve plurajn kursojn en la "Libera Universitato". En 1921 ĝis 1923 li gvidis kursojn en [[Kolozsvár]], [[Bucureşti]] kaj [[Ploesti]]. En 1924 li interrompis la kursgvidadon pro propaganda vojaĝo tra Eŭropo. En 1927 Cseh gvidis grandajn kursojn en [[Danzig]] kaj en januaro 1928 li komencis siajn grandskalajn kursojn en [[Svedujo]]. En julio 1929 la urbo [[Budapest]] aranĝis la unuan internacian pedagogian kurson de Cseh. Similaj internaciaj kursoj okazis poste en [[Arnhem]] (1930); kaj en [[Krakow]] (1931 ). Krom tio Cseh gvidis grandajn kursojn en [[Estonujo]], aranĝitajn de la Estona Instruista Asocio, en [[Latvujo]], [[Dresden]], [[Norvegujo]], [[Berlin]], [[Parizo]], [[Svisujo]] kaj fine en pluraj urboj de [[Nederlando]].
Linio 32 ⟶ 24:
Cseh-metodaj kursoj okazis ankaŭ en Usono ([[Schjerve]] kaj [[Armin Doneis|Doneis]]), en Ĉinujo ([[Lilok]] en [[Kanton]]) kaj en [[Nederlanda Hindujo]] ([[D. M. Pot]]).
== Instituto ==
La
La oficejo de la Instituto establiĝis en Hago, unue en la hejmo de ges-roj Isbrücker, depost la unua de okt. 1933 en propra domo, Riouwstraat 172.
Linio 41 ⟶ 33:
La [[Esperanto-Domo]] (Arnhem) entenis kurssalonon por 120 kursanoj, restoracion, konversacian salonon, oficejon kaj hotelĉambrojn por 50 personoj. Krom la ordinaraj someraj kursoj por komencantoj kaj progresintoj kaj specialaj seminariaj kursoj por Cseh-metodaj instruistoj, la Instituto aranĝis de tempo al tempo aliajn kunvenojn kaj kursojn el kiuj la plej gravaj estis:
* La Universitata Kurso de d-ro Privat kaj la Lingva Konferenco dum Pasko 1932,
* la Lingva Olimpiado dum Kristnasko 1932 kaj
* la internacia kurso por la personaro de la Poŝto, Telegrafio kaj Telefonio, kie 118 partoprenantoj ĉeestis el 5 landoj en junio 1933
La hodiaŭa [[Internacia Esperanto-Instituto]] ankoraŭ ĉiam havas sian oficejon en Hago (Riouwstraat 172).
Krom progresigo de la Cseh-metodo ĝi organizas kulturajn kunvenojn, evoluigas lingvistikan [[
[[Kategorio:Lernado, instruado kaj kursoj de esperanto]]
|