Aprilo de 2011: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 181:
* La admiralo [[Mikle Mullen]], prezidanto de la [[Usona Stabestraro]] sciigis, ke batala potencialo nur surteraj trupoj de la [[Libio|libia]] armeo estis malaltigita je 30-40 %.<ref>[http://lenta.ru/news/2011/04/22/degrate/ Американцы оценили потери войск Каддафи] {{ru}}</ref>
* Interpuŝiĝoj de manifestantoj kaj polico okazis en la [[Sirio|siriaj]] urboj [[Homs]], [[Hama]], [[Daraa]], [[Damasko]]. Laŭ opoziciuloj polico uzis batalajn kartoĉojn, laŭ la registaro — ne. Pereis laŭ diversaj informoj inter 40 kaj 68 homoj.<ref>[http://lenta.ru/news/2011/04/22/forty/ В столкновениях с полицией погибли 68 сирийцев] {{ru}}</ref>
 
== 23-a de aprilo ==
* En Japanio forpasis [[Norio Ohga]], eks-prezidanto de [[Sony]] ([[1982]]-[[1995]]). Li havis 81 jarojn kaj mortis pro [[multorgana manko]].<ref>[http://www.lenta.ru/news/2011/04/24/ohga/ Умер бывший глава Sony] {{ru}}</ref>
* La reganta [[Jemeno|jemena]] partio [[Ĝenerala Popola Kongreso (Jemeno)|Ĝenerala Popola Kongreso]] sciigis al la [[Golfa Koopera Konsilo]], ke ĝi pretas plene aprobi la proponitan planon pri solvo de la politika krizo en tiu ĉi lando.<ref>[http://www.reuters.com/article/2011/04/23/us-yemen-agreement-idUSTRE73M20L20110423 Saleh agrees to quit under GCC deal: spokesman] {{en}}</ref>
* Je 65 km de la urbo [[Har]] ([[Pakistano]]), ĉe la limo kun [[Afganio]], [[kamikazo]] eksplodigis sin apud aŭto, en kiu troviĝis ''Malik Manasib Khan'', ĉefo de loka milico, batalanta kontraŭ [[Talibano]]. Li kaj 4 liaj kunvojaĝantoj pereis, 5 homoj estis vunditaj.<ref>[http://www.lenta.ru/news/2011/04/23/leader/ В Пакистане убили главного по борьбе с "Талибаном"] {{ru}}</ref>
* En [[Akapulko]] ([[Meksikio]]) oni trovis en salono de beligado kadavrojn de du virinoj kaj 14-jara knabino kun distranĉitaj gorĝoj. Poste surstrate estis trovitaj kadavroj de 2 pliaj virinoj, laborintaj en sama salono kaj same murditaj. Oni supozas, ke temas pri interbatalo de narkotikaj karteloj.<ref>[http://www.reuters.com/article/2011/04/23/us-mexico-crime-idUSTRE73M27S20110423 Five women brutally murdered in Mexico beach resort] {{en}}</ref>
* Je la nokto al la {{daton|24|aprilo}} proksime de la urbo [[Nabluso]] ([[Israelo]]), apud la tombejo de Josefo, estis pripafita fare de palestina polico grupo da [[Judismo|judaj]] kredantoj kiuj estis enirintaj tien kontraŭleĝe. 1 homo estis mortigita, 2 aŭ 3 vunditaj.<ref>[http://www.lenta.ru/news/2011/04/24/westbank/ На Западном берегу обстреляли группу верующих] {{ru}}</ref>
* En [[Damasko]] ([[Sirio]]) polico pripafis funebran procesion honore al 80 manifestantoj pereintaj la {{daton|22|aprilo}}. Oni sciigas, ke en la urboparto distrikto ''Duma'' estis mortigitaj 4 homoj, en la distrikto ''Barzeh'' — 3. En la urbo [[Ezreh]] pereis 3 homoj.<ref>[http://www.lenta.ru/news/2011/04/23/snipers/ В Сирии снайперы открыли огонь по похоронной процессии] {{ru}}</ref>
* En la urbo [[Brindizio]] ([[Italio]]) estis arestita ''Francesco Campana'', 38-jara ĉefo de la [[Mafio|mafia]] grupo ''Sacra Corona Unita''.<ref>[http://www.monstersandcritics.com/news/europe/news/article_1634751.php/Top-mobster-nabbed-in-Italy Top mobster nabbed in Italy] {{en}}</ref>
* Sekve de [[interpafado]] ĉe la limo inter [[Kamboĝio]] kaj [[Tajlando]] pereis 4 homoj. Entute jam pereis 6 kamboĝanoj kaj 4 tajlandanoj<ref>[http://www.lenta.ru/news/2011/04/23/ten/ Число погибших в боях на границе Камбоджи и Таиланда возросло до десяти] {{ru}}</ref>
* Aviadiloj de [[NATO]] bombardis [[Tripolio]] ([[Libio]]). Libiaj potenculoj deklaris, ke pro aeratakoj de NATO libia armeo retiriĝos el apud [[Misurata]], post kio lokaj triboj interkonsentos kun ribeluloj aŭ daŭrigos sieĝon memstare.<ref>[http://www.lenta.ru/news/2011/04/22/blasts/ Самолеты НАТО нанесли новые удары по центру Триполи] {{ru}}</ref> La [[Usono|usona]] senatano [[John McCain]] dum sia vizito en [[Bengazi]] alvokis ĉiujn landojn kaj aparte Usonon agnoski la [[Nacia Transira Konsilio|Nacian Transiran Konsilion]] sola laŭleĝa reprezentanto de la libia popolo kaj doni al ĝi armilojn kaj militinstruistojn. Usono tuj refutis tiun ideon.<ref>[http://lenta.ru/news/2011/04/23/mccain/ Джон Маккейн предложил признать мятежное правительство Ливии] {{ru}}</ref>
 
== Referencoj ==