Apsike 1997: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Ĝia projekto konsistas en la instruado de la internacia lingvo Esperanto al senlaboraj gejunuloj. Rilate la aspekton de la sociala integriĝo entenata en la projekto mem, ĝi konsistas en la fakto, ke la proponita instruado ebligas al la junuloj akiri regadon de internacia komunikilo, alidire, tio povas esti utila por trovi laborpostenon poste. Sed ĉefe la projekto konsistas ankau en dungado proponita al tiuj gejunuloj post kiam ili atingis kapablec-nivelon en la lingvo. La dungad-oferto estas sendifindaŭra laborkontrakto (SDL) ene de la strukturo mem, por ke ili laboru kiel profesiaj esperantistoj.
Ilia tasko konsistas en la disvastigo de iu informo al la ĝenerala publiko (lerneja, sed ne nur al tia), iu informo pri la lingvo Esperanto, pri ĝia intereso kaj ĝiaj valoroj dum jam komenciĝis grava federaciema projekto: la Eŭropa konstruo.
Jam du postenoj (SDLL) estis kreitaj.
La asocio proponas prelegojn, kursojn kaj traduk-servojn al diversaj lingvoj, kaj pli ĝenerale ĉion, kio povas utili por plibonigi la transdonon de la informo al la ĝenerala publiko.