i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Thierry Saladin!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 20:16, 6. Dec 2005 (UTC)

Membiografia artikolo redakti

Bonvolu ne verki membiografian artikolon pri vi mem. (Thierry Saladin) Tio kontraŭas la regulojn de Vikipedio. -- Yekrats 16:00, 23. Apr 2007 (UTC)

Alvokon de la Generalo de Gaulle redakti

Saluton Yekrats,

Mi tute ne spertas rilate Vikipedion?

Ja mi tradukis la Alvokon de la Generalo de Gaulle.

Vi forigis ghin, kaj translokigis ghin ien, tutcerte kun pravo, sed mi ne scias kie nun ghi estas. Krome, mi intencis alporti kelkajn plibonigojn. Helpu min. Diru kiel trovi la tekston mian.

Kore.

Thierry Saladin

PS; pardonu min, sed mi vane serchis, kaj ne trovis alian manieron por skribi al vi.

Thierry, la traduko restas en Vikifontaro ĉi tie. Ĉar la traduko ne estas enciklopedia artikolo, ĝi ne taŭgas por Vikipedio. Tamen, ĝi ja taŭgas por Vikifontaro! Se vi volus kontakti min, bonvolu uzi mian diskuto-paĝo aŭ kontakti min per retpoŝto ĉe Yekrats@gmail.com. Kore salutas Yekrats 21:14, 6. Apr 2010 (UTC).

Fobos-Grunt redakti

Saluton. Vi kreis artikolon Phobos-Grunt, sed jam ekzistis artikolon Fobos-Grunt, de antaŭ jaroj. Do, mi devis konverti vian artikolon en alidirektilo por tiu. Se vi konsideras, ke io mankas en ĝi, vi tute rajtas kaj devas aldoni tion. Ĉiuokaze kreonte artikolon, oni devos tute certigi, ke ĝi jam ne ekzistas en la esperantlingva vikipedio kaj eĉ certi pri kiu alilingva artikolo estu la plej taŭga por aligi ĝin poste. Dankon.--kani (diskuto) 11:17, 28 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Saluton,
Dankon pro tiu informo.
Fakte mi kontrolis, sed videble ne sufiĉe.
Eĉ se mi skribas de kelkaj jaroj sur Vikipedio (la franca kaj la esperanta versioj), ankoraŭ mi ne spertas. Bedaŭrinde. Mi konsideros vian atentigon. 92.184.108.205 12:05, 28 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Route du Rhum redakti

Saluton. Mi foje iom plibonigetadis artikolojn. En kelkaj el viaj artikoloj vi lasis eble tro da ruĝaj ligiloj; se vi ne planas tuj bluigi ilin, plej bone estus forigi la krampojn, por ne montri la artikolon kiel ankoraŭ prilaborota. En Route du Rhum mi ŝanĝis eldono-n al okazo; en la franca (kaj en mia lingvo) unusola vorto utilas por du tre malsamaj signifoj, sed en Esperanto eldoni rilatas al "doni" aŭ al publikado de verko. Eble anstataŭ okazo alia vorto estus pli taŭga, sed certe ne eldono.--kani (diskuto) 10:22, 11 sep. 2023 (UTC)Reply

Dankon. Mi samopinias: eldono tute ne taŭgas.
Rilate la tro multajn krampojn, mi forigos ilin.
Thierry Saladin Thierry Saladin (diskuto) 00:44, 13 sep. 2023 (UTC)Reply