Feliksa Kozłowska: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e robota modifo de: pl:Maria Franciszka Kozłowska; cosmetic changes |
kompletigo laŭ pollingva vikipedio |
||
Linio 1:
'''Feliksa Magdalena Maria Franciszka Kozłowska''' (naskiĝis la 27-an de majo 1862 en Wieliczna, proksime al [[Węgrów]], mortis la 23-an de aŭgusto 1921 en [[Płock]]) − fondintino kaj spirita zorgantino de [[mariavitismo]], de kredantoj nomata Panjo kaj konsiderata [[sanktulo|sanktulino]].
Komence [[ordena fratino]] de la [[Romkatolika Eklezio]], fondintino de kaŝita Kongregacio de Malriĉaj Fratinoj de Sankta Klaro, kiu poste eknomiĝis Kongregacio de Fratinoj Mariavitinoj. La 5-an de decembro 1906 estis laŭnome [[ekskomuniko|ekskomunikita]] de la papo [[Pio la 10-a]] kiel la unua virino en la [[historio de kristanismo]] ene de Romkatolika Eklezio. Fondintino de la Kongregacio de [[Sacerdoto]]j Mariavitoj, [[mistikismo|mistikulino]], transdonis al sia [[eklezio]] [[revelacio]]n enestanta en la Verko de la Granda [[Mizerikordo]] ne agnoskita de la Latina Eklezio.
==Ordena vivo==
Feliksa Magdalena (laŭ [[bapto]]; ofte tamen uzis ankaŭ la nomon Felicja) naskiĝis en [[nobelo|etnobela]] familio. Lia patro, profesie [[forstisto]] – Jakub Kozłowski – pereis februare 1863 dum la [[januara ribelo]]. Kun la patrino Anna Olszewska plurfoje translokiĝadis ĝis setliĝo en [[Varsovio]]. Feliksa jam kiel malgranda knabino montris ekterordinaran [[pieco]]n. Kiel 19-aĝa klopodis noviciĝi al unu el [[klostro|klostraj]] ordenoj. Nelonge poste renkontis patron [[kapucenoj|kapucenon]] Honorat Koźmiński, posta [[beatigo|beatigito]], kiu tiutempe fondis multe da kaŝitaj [[ordeno (eklezio)|ordenaj]] kongregacioj, t.n. gekaŝitoj. Sekreta karaktero de tiuj grupiĝoj rezultis de limigoj altrudataj de [[caro|caraj]] regopovoj al la Romkatolika Eklezio. En 1883 ŝi eniris al unu. La patro Honorat alte taksis en ĝi [[spiriteco|spiritajn]] kvalitojn, tial igis ŝin baldaŭ inspektorino de aliaj komunumoj. En 1887 ŝi iris al Płock, kie laŭ rekomendo de la patro Honorat Koźmiński la 8-an de septembro 1887 fondis la Kongregacion de Malriĉaj Fratinoj je la nomo de Sankta Patrino Klaro, kiu poste aliformiĝis al Kongregacio de Fratinoj Mariavitinoj. La ordenaj fratinoj okupiĝis pri [[kudrado]] de [[liturgio|liturgiaj]] vestoj, [[altaro|altaraj]] surkovraĵoj, poste ankaŭ [[standardo]]j, ornatoj aŭ [[brodado]] de pentraĵoj. Feliksa Kozłowska ĝuis grandan autoritaton inter la fratinoj kaj ricevis de ili bonvolan titolon Panjo, kiu aliĝis al ŝi kaj estas ofte uzata de mariavitoj.
==Vidu ankaŭ==
* [[Faustyna Kowalska]]
{{EdE|K}}
|