Langola skribo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
WikitanvirBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota forigo de: sv:Langolisk
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Langola skribo''' estas [[trajteca alfabeto|trajtecaj alfabetoj]] kie la aspekto de ĉiu signo indikas ĝian [[fonetiko|fonetik]]ajn ecojn. Ekzistas pluraj specoj de langola skribo. Plej malnova estas la langolaj runoj aŭ [[prausklo]]j. Por pli rapide skribi estas la langolaj tiel nomataj [[minusklo]]j, kiuj, pro sia logika strukturo, enhavas pli da konsonantoj ol [[Internacia Fonetika Alfabeto]]. Eĉ pli rapide eblas skribi per langolaj [[urĝusklo]]j, kiuj estas stenografie adaptitaj minuskloj.
 
Ek de uzo de langolaj runoj ligiĝas kun langola skribo ankaŭ [[sabima cifero|sabimaj ciferoj]] kaj [[sistematematiko]].
 
==Historio kaj ideo==
Langolaj runoj fontas el penso simila al tiu de kreinto de Esperanto: Akceptante ke, pro homa egaleco, indas uzi en internacia komuniko neŭtralan lingvon kiu estas logika, facile lernebla kaj ĉion esprimkapabla - kial ne uzi ankaŭ kulture neŭtralan signaron por skribi ĝin? Tiu penso kaptis svedon M. Strid instruantan Esperanton en [[Kameruno]] en jaro 1985. La skribosignoj devus esti ''laŭ la lango'', tial la nomo, ĉerpita el fabelo pri Sabima Imperio. Origine langola (runa) skribo estis adaptita por Esperanto kaj la [[svahila]], sed poste aldoniĝis modifitaj signoj ankaŭ por [[skandinavo|skandinava]] lingvo.
 
Linio 10:
Kelkajn jarojn poste ellaboriĝis langolaj [[molusklo]]j kaj en majo 2010 pretis ankaŭ sistemo de langolaj [[mutusklo]]j.
 
==Langolaj minuskloj==
Langolaj minuskloj apartenas al la kursiva tradicio de [[Gabelsberger]].
 
===Konsonantoj===
[[Konsonanto]]j kategoriiĝas [[fonemo|foneme]] laŭ elparolaj lokoj ([[alveolaro|alveola]], [[velaro|velara]], [[bilabialo|dulipa]] ktp) kaj manieroj ([[frikativo]] voĉa, [[vibranto]], [[nazalo]] ktp). Langola konsonanta minusklo havas "kapon" kaj "voston". La kapo montras la lokon kaj la vosto la manieron de la sono. Vosto povas ankaŭ indiki kombinon de pluraj sonoj, ekzemple [[afrikato]].
 
Linio 22:
Estas difinitaj 30 kapoj kaj 24 vostoj, kio teorie donus 720 konsonantojn, pli se oni kalkulas ankaŭ nazaligojn. Kelkaj el tiuj, kvankam ne troveblaj en [[Internacia Fonetika Alfabeto|IFA]], estas elparoleblaj sonoj.
 
===Vokaloj===
Langolaj minusklaj [[vokalo]]j, konstruitaj laŭ la vokala triangulo de [[Internacia Fonetika Alfabeto]], skribiĝas de maldekstre supren aŭ dekstren. La deklivo montras la malantaŭecon de la vokalo, la longo ĝian fermecon (vastecon) kaj la rekteco aŭ ondiĝo la rondecon de la lipoj. Aldonita streketo aŭ premo povas distingi inter vokalaj nuancoj, akcentoj aŭ sondaŭroj.
 
==Urĝuskloj==
Urĝuskloj estas plirapidigo de minuskla skribo per mallongigoj kaj ekuzo de signoj kies sonoj ne ekzistas en la koncerna lingvo. Urĝuskloj estas diversgradaj tiel ke ekzemple triagrada urĝusklaro havas sesdek specialajn rapidsignojn dum kvinagrada havas mil. Ĝis 2011 estas faritaj ĝis kvara grado urĝuskloj por [[angla]], [[Esperanto|espa]] kaj [[sveda]] lingvoj.
 
==Palpa kaj gesta signaroj==
[[Molusklo]]j, ankaŭ nomataj palpuskloj, estas langola versio de brajla skribo, kiu logike paralelas kun la minusklaro kaj fariĝas el naŭpunkta kvadrato. [[Mutusklo]]j estas [[gestolingvo|mangesta]] signaro bazata je sama logiko langola, do taŭga por rekte traduki ajn parolatan lingvon al surdmuta pervida konversacio, je la fonemaro de la gepatra lingvo. Kaj molusklojn kaj mutusklojn eblus uzi ankaŭ urĝuskle, tio estas, mallongige por pli rapida komunikado.
 
[[Kategorio:Skribo]]