Lester Young: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 98:
[[Joachim-Ernst Berendt]] skribas pri la influo de Lester Young: „La sono de la moderna jazo estas – por uzi vorton de aranĝisto [[Bill Russo]], ‚tenorigita‘. La tenoriginto estas Lester Young“.<ref>Vd. Berendt, p. 82</ref> Ekzemple ankaŭ la sono de la Capitol-Orkestro de [[Miles Davis]] 1948–50 estis „orkestrado“ de la tenorsaksofona ludmaniero de Lester Young. Laŭ Berendt ĉiuj gravaj tenorsaksofonistoj de la 1950-aj jaroj, eĉ aldo- kaj bariton-saksofonistoj, trumpetistoj, trombonistoj, pianistoj de [[malpasia ĵazo]] estis influitaj de Lester Young.
 
[[Ekkehard Jost]] demandas, kio en la ludmaniero de Lester Young allogis tiom da muzikistoj. Kiel malrekta klarigo li citas eldiron de [[John Hammond]]: „Benny Goodman iam rakontis al mi interesan aferon pri Lester. Li diris, Lester estas la ununura persono, kiu iam atingis ''puran'' sonon sur la tenoro. Benny ĉiam opiniis, ke [[Ben Webster]] kaj [[Coleman Hawkins]] kaj la aliaj tro forte ekprenas kaj havas sonon, kiu ne estas 'natura' tenorsono.“<ref>Ekkehard group="Joos": name="keineSeite">Sozialgeschichte des Jazz in den USA, Fischer Verlag, Frankfurt/Main 1982</ref>
 
La ludo de Youngs influis [[Paul Quinichette|Paulon Quinichette ]] tiom ege, ke li estis nomita ''vicprezidanto''. Mallonge antaŭ ol mortis Lester Young, [[Charles Mingus]] komponis [[omaĝo|omaĝe]] al li la pecon ''Goodbye Pork Pie Hat'' (sur ''[[Mingus Ah Um]]'', 1959). La titolo aludas la platan ĉapelon tipan por Young. En la franca kinofilmo ''[[Round Midnight]]'' de [[Bertrand Tavernier]] la inventita figuro de „Dale Turner“ (lin rolas en la filmo [[Dexter Gordon]]) baziĝas parte sur la spertoj de Lester Young en Parizo kaj en Novjorko post lia reveno mallonge antaŭ lia morto.