Ekkehard Jost: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e -ler
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Ekkehard JOST''' (* [[22-an de januaro]] [[1938]] en [[Breslau]]) estas germana [[muzikscienco|muziksciencisto]] kaj [[baritonsaksofono|bariton-saksofonisto]].
 
== Lerneja kaj universitata kariero ==
Ekde 1953 ĝis 1959 Ekkehard Jost lernis en mezgrada lernejo ([[reallernejo]] en Lauenburg, gimnazio en [[Lüneburg]] ĝis la [[abituro]]). En 1959 li komencis studi muziksciencon, [[fiziko]]n kaj [[psikologio]]n ĉe la universitato je [[Hamburgo]], kion li finis en 1965 per doktoriĝo. (titolo de la doktortezo: ''Akustische und psychometrische Untersuchungen an Klarinettenklängen'').
 
Ekde 1966 ĝis 1972 Jost laboris kiel scienca helpisto ĉe la Ŝtata Instituto por Muzik-Esploro je [[Berlino]]. En 1973 [[habilitiĝo|habilitiĝis]] per tezo pri [[libera ĵazo]] kaj estis vokita kiel profesoro por muzikscienco al la [[Universitato de Gießen|Justus-Liebig-Universitato je Gießen]], kie li estris la instituton por muzikscienco kaj muzikpedagogio.
 
Ekde 1968 Jost estas membro de la Scienca Konsilantaro de la ''Internacia Societo por Ĵazesploro''. Kune kun [[Albert Mangelsdorff]] li anis en la arta konsilantaro de la Ligo de Germanaj Ĵazmuzikistoj. Ekde 1980 ĝis 1990 li estis estrarano kaj ekde 1989 ĝis 1992 estro de la ''Instituto por Nova Muziko kaj Muzika Edukado'' (Darmstadt). En 2000 Jost estis distingita per la Heslanda Ĵazpremio.
 
Lia habilito-traktaĵo, ankaŭ tradukita en la anglan kaj la francan, validas kiel unua muzikscienca analizo de la libera ĵazo. Pluaj liaj libroj okupiĝas pri la socialhistorio de [[ĵazo]]. Jost estas scienca konsilanto en la Laborrondo pri la Studado de Populara Muziko.
 
== Agado kiel muzikisto ==
Kiel muzikisto Jost ludis kun multaj aliaj muzikistoj de eŭropa ĵazo. Li estras proprajn grupojn, inter ili la formaĵo „Grumpff“, fondita kun studentoj kiel Herbert Hellhund, kiu lerte intermiksis humuran pioniran ĵazo kun populara muziko kaj muzikteatraj agadoj (sondisko „Wetterau“), same kiel la liberĵazan projekton „Amman Boutz“. Liaj [[sondisko]]j kaj [[lumdisko]]j ankaŭ aperas ĉe propra [[diskeldonejo]] ''fish music''. Nuntempe li koncertvojaĝas kun sia triopo [[Trio (muzikensemblo)|triopo]], Joe Bonica ([[frapinstrumentaro]]) kaj Dieter Manderscheid ([[kontrabaso]]).
 
== Verkoj ==
Linio 8 ⟶ 20:
* ''Sozialpsychologische Faktoren der Popmusik-Rezeption'', Schott Verlag, Mainz 1976. ISBN 3-7957-1710-8
 
== Ligoj eksteren ==
* [http://www.uni-giessen.de/cms/fbz/fb03/institute/musikpaedagogik/lehrende/emeritierteprofessoren/jost Hejmpaĝo de Jost ĉe la Universitato je Gießen]
 
{{Portalo Muziko}}
{{Vivtempo|1938||Jost, Ekkehard}}
[[Kategorio:Ĵazsaksofonistoj]]