Kazimierz Sabbat: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Emijrp (diskuto | kontribuoj)
e Aldonis bildon per http://toolserver.org/~emijrp/imagesforbio/
kompletigo
Linio 1:
[[Dosiero:Kazimierzsabbat.jpg|thumb|right|Kazimierz Sabbat]]
'''Kazimierz Aleksander SABBAT''' (naskiĝis la 27-an de februaro en Bieliny Kapitulne, proksime al [[Kielce]], mortis la 19-an de julio 1989 en [[Londono]]) – pola juristo, elmigrinta aktivisto, ĉefministro kaj [[Listo de prezidantoj de Pollando|prezidento]] de Pollando en [[Ekzilo]].
 
Naskiĝis en Bieliny Kapitulne ĉe la piedoj de Łysa Góra (Kalva Monto). Estis filo de Ignacy (orgenisto) kaj Franciszka Wiącek. Mezlernejon finis en [[Mielec]] kaj jurosciencon ĉe [[Varsovia Universitato]] en 1939. Estis skolto intermilite kaj dum sia elmigra periodo. Mallonge servis en milita ŝiparo kaj poste en la brigado de generalo [[Stanisław Maczek]], kun kiu atingis [[Britio]]n. Vundita dum militservo. Fine de la [[2-a mondmilito]] laboris kiel sekciestro pri junularo ĉe Ĝenerala Stabo.
 
En 1948 fariĝis rezerva oficiro kaj establis propran entreprenon pri plastaĵoj. En 1949 edziĝis al Anna Sulikówna, la filino de generalo Nikodem Sulik-Sarnowski. Ili havis tri filinojn kaj filon. Ekstersalajre laboris por skoltismo kaj en Asocio de Polaj Militintoj. Gvidis fiskon en Ekzekutivo de Nacia Unuiĝo. De 1967 ĝis 1972 estis prezidanto de tiu organo, al kiu membriĝis en 1954. En la jaroj 1976-1986 estis la ĉefministro de la registaro de Pola Respubliko en Ekzilo. Poste ekplenumis oficon de la Prezidento de Pola Respubliko en Ekzilo (1986-1989), iĝante pro la posteno kavaliro de la [[Ordeno de Blanka Aglo]]. Strebis kunigi politikajn centrojn de [[elmigrado|enmigrintaro]].
 
Kunkreinto (1949) kaj prezidanto (1960-86) de Sendependa Socia Grupo; de 1973 membro de la Nacia Konsilantaro. En 1976 iniciatis [[Fonduso]]n de Helpo al Laboristoj; en 1979 prezidanto de la Land-Helpa Fonduso.
 
Mortis subite en Londono la tagon de la elekto, fare de kontrakta sejmo en [[Varsovio]], de generalo [[Wojciech Jaruzelski]] al la posteno de prezidento de Pollando. Lia sekvanto fariĝis, dekrete de prezidentaj sekvigoj, [[Ryszard Kaczorowski]] – tiutempa ministro pri enlandaj aferoj en la kabineto de profesoro Edward Szczepanik. La tombo de la prezidento troviĝas en tombaro Gunnersbury en Londono.
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Prezidanto de Pollando]]
* [[Listo de prezidantoj de Pollando]]
 
==Eksteraj ligiloj==
* [http://www.czujduch.zhr.pl/cd2/sabbat.html Skoltisma agado]
 
{{vivtempo|1913|1989|Sabbat, Kazimierz}}