Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Ne scias kiel tajpi komencojn de frazoj majuskle
Linio 17:
:Jes, mi sciis eĉ antaŭ mi replikis, ke probable la redaktinto estas fremdulo de alilingva vikipedio. Sed ne gravas - mi replikis pro la malgradega ŝanco ke temus pri Esperantlingvano, kaj tial nun neniu povos diri ke mi ne almenaŭ provis. Jes, ĝenas min la fotografo - ĝia ĉeesto ĝenas ĉiujn bahaanojn, ĉar en nia Kredo, la fotografo postulas rigardiĝon nur en atmosfero de plene deca respekto, kiun la interreto ne povas doni. Sed pro tio ke ĝi nun apartenas al la publika havaĵo, estus nejuste fortiri ĝin pro personaj motivoj, kiujn ne dividas aliuloj. Eble ŝajnus ĝuste al mi, sed ne al la plimulta resto. Eble neniu ĉi tie eĉ kontraŭus - Esperantistoj ja pli ĝentilas kaj simpatias proporcie ol la aliula plejmulto. Sed la principo, kiu gvidas min, estus atencita. Do mi provas konduti juste kaj honeste, konscie labori ne ĝenante kaj ne ĝenate.
:[[Vikipediisto:Keldan|Keldan]] 22:07, 12. Dec 2005 (UTC)
 
== Ne scias kiel tajpi komencojn de frazoj majuskle ==
 
Saluton. Mi vidis, ke ankaŭ vi havas problemojn pri [[Vikipediisto:84.14.49.10]], ĉe kies klavaro verŝajne mankas la klavo Shift, ĉar ŝli ĉiujn siajn tekstojn verkas tutminuskle kaj eĉ foje senkiale kripligas per tiu ĉi stranga maniero jam pretajn tekstojn, sen ŝanĝi ilin iel plu. Mi rimarkis, ke vi korektis post li [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Abrahamaj_religioj&diff=prev&oldid=357003 tion ĉi ĉe Abrahamaj religioj]. Mi same hodiaŭ faris [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Dancoskribo&diff=prev&oldid=371462 pri Dancoskribo]. Tiu ulo ec la titolon de la artikolo tute komence minuskligis! :o) Mi tuj sendos al ŝli mesaĝon, espereble ŝli estontece jam pli bone kondutos. Ne plaĉas al mi nome, ke kelkaj homoj devas sekvi ŝlin tiel ĉi kaj tiajn nebezonataĵojn korektadi post ŝli. Fortojn al ni! [[Vikipediisto:Blahma|Blahma]] 02:55, 20. Jan 2006 (UTC)