Neleo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 11:
Iam [[Heraklo]] alvenis al Piloso kaj petegis al Neleo purigi lin de sang-krimon, ĉar li murdis [[Ifito]]n, sed tial kial la reĝo rifuzis tion fari (ĉar li estis amiko de la patro de Ifito), Heraklo mortigis lin kaj liajn filojn, krom [[Nestoro]], kiu rifuĝis en [[Gerenio]], kaj [[Periklimeno]], kiu transformiĝis en aglon kaj forflugis, danke al la interveno de Pozidono, kiu ŝuldis favoron al li. Tiam ekkomencis granda batalo inter Heraklo kun lia [[eleanoj|eleana]] armeo kaj la defendantoj de Piloso. La dioj aliĝis al tiu milito: [[Atena|Ateno]] helpis Heraklon, kaj [[Hera|Hero]], Pozidono, [[Hadeso]] kaj [[Areso]] luktadis favore al Neleo<ref>Apolodoro. ''Mitologia Biblioteko'', 1.9.9.</ref>. Heraklo feroce atakis la gediojn, kaj eĉ sukcesis vundi ilin, do li konkeris la tutan Mesenion. Poste, li redonis la tronon de Piloso al Nestoro, kiu dum sia maljunaĝo partoprenis la [[Troja milito|Trojan militon]] ĉe la [[aĥeo|aĥea]] flanko kaj estis la unua kiu ĵuradis je la nomo de Heraklo<ref>Ruiz de Elvira, Antonio. ''Mitología Clásica''. Dua eldono. Eld. Gredos, Madrid, 1982. ISBN 84-249-0204-1. paĝ. 248.</ref>. Tamen, kromaj versioj asertas ke Neleo supervivis la invadon de Heraklo kaj forfuĝis al [[Korinto]], kie li poste mortis pro malsano kaj estis solene entombigita en sekreta loko, ĉe la [[Istmo de Korinto|istmo]].
 
Laŭ [[Herodoto]], la [[Pisistratidoj]], tiranoj kiuj regis [[Ateno]]n de [[-561 a.K.|561]] ĝis [[-510|510 a.K.]], devenis el Piloso kaj, laŭ ili, de la propra reĝo Neleo<ref>Herodoto. ''Historio'', 5.65.3.</ref>. Ankaŭ li rakontas ke [[Pisistrato]], la atena [[tirano]], ricevis sian nomon honore al filo de Nestoro, same nomita<ref>Herodoto. ''Historio'', 5.65.4.</ref>.
 
{{Antaŭuloj-Posteuloj