Kenny Clarke: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
===Fruaj jaroj ===
Clarke devenis de muzikema familio kaj studis ĉe la gimnazio multajn instrumentojn kaj aliĝis jam dum lia lerneja tempo al la surloka bando de Leroy Bradley, en kiu li restis kvin jarojn. En Pittsburgh li ludis ankaŭ kun [[Roy Eldridge]], kiu ankaŭ devenas de tie. En 1935 li transloĝiĝis kun sia duonfrato Frank Spearman al [[Novjorko]], kie li komence ludis en triopo kun Call Cobbs kaj famiĝis en la bando de tenorsaksofonisto Lonnie Simmons. En ĉi tiu ensemblo ankaŭ ludis la posta gitaristo de Basie, [[Freddie Green]]. La ritmosekcio de laSimmons-Bando laŭdire estus esenca inspiro de la bando de [[Count Basie]].<ref>Komp. Hennessey, p. 43.</ref> Aprilon de 1937 Clarke aliĝis al la bando de Edgar Hayes; Kenny Clarke tiam ankaŭ ludis [[vibrafono]]n. Lia unua surdiskigo okazis la 9-an de marto 1937 ku la Hayes-Bando. Fine de 1937 Clarke koncertvojaĝis kun Hayes unuafoje tra Eŭropo. Dum la kvarmonata vojaĝo Clarke sonregistrigis en [[Stokholmo]] kvar diskofacojn je propra nomo („I Found a New Baby“). Kiam la bando de Hayes revenis al Novjorko kaj prezentis en Teatrejo Apollo, [[Dizzy Gillespie]] envenis la grupon. Gillespie, de kiu li ricevis la ŝercnomon ''Klook''<ref>Dizzy Gillespie raportas, ke Teddy Hill nomis lin pro lia maniero, regule lanĉi ''bombon'', Klook-a-Mops kaj finfine forigis lin el sia bandego. Kiel muzikestro de Mintons Playhouse li tamen enigis Klarkon poste en la dombandon.</ref> farigis la plej intima amiko kaj kolego de Klook. Dizzy nur mallonge restis en la bando de Hayes kaj revenis al la bando de Teddy Hill, kie Kenny Clarke lin denove renkontis post ok monatoj Claude Hopkins.
 
=== Minton's Playhouse ===
Kune kun Dizzy en la bando de Teddy Hill la frapinstrumentisto estis malpli ĝenata realigi siajn muzikajn ideojn, pri kiuj li jam de jaroj pripensis; Clarke poste rakontis al [[Leonard Feather]], ke li dum la [[Aranĝo (muziko)|aranĝado]] de „Swanee River“ por la bando de Hill komencis ludi „ekscitajn interpulsajn ritmojn. (...) Diz estis fascinita; tio donis al li ekzakte la deziratan impulson, kaj li komencis, strukturi siajn aferojn ĉirkaŭ tio“.<ref>K. Clarke, cit. laŭ Hennessey, p. 55.</ref> Bazo de la novigoj de Clarke estis „la kunordigita sendependeco“. Tio signifas, la maldekstra mano estas konektata kun la dekstra piedo, la dekstra mano kun la maldekstra piedo. „Tio estis la bazo de la plej grava ritma revolucio en la ĵazhistorio“, jen laŭ la biografiisto de Clarke, Mike Hennessey.
En 1939 Clarke forlasis la Hill-Bandon pro konflikto; Clarke post tio estis doma frapinstrumentisto en „Apollo“. En 1940 li revenis al Hill, kiam ties bando estis la dombando de [[Minton's Playhouse]] en Harlemo. Tie li ludis triope kun [[Thelonious Monk]] kaj Nick Fenton – ili akompanis gastmuzikistojn kiel [[Charlie Christian]] dum la famaj improvizad-kunsidoj. Krome li tamen ankaŭ ludis kun steluloj de la tradicia ĵazmuziko kiel [[Louis Armstrong]] (koncertvojaĝe en 1941 kaj 1942), [[Ella Fitzgerald]], [[Benny Carter]], [[Red Allen|Henry Red Allen]]. En 1942 Clarke forlasis ''Minton's'' kaj ludis kun propra bando en unu el la [[ĵazklubejoj de la 52-a Strato]], ''Kelly's Staples''; en la bando ludis liaj malnovaj kolegoj Monk kaj Nick Fenton, krome trumpetisto Roy Nelson kaj tenorsaksofonisto [[Ike Quebec]]; la kvinopo nomiĝis pro ne imageblaj kaŭzoj „Kenny Clarke's Kansas City Six“. En ''Kelly's Staple'' Clarke krome ludis kun la sepopo de [[Benny Carter]], al kiu tiam ankaŭ apartenis Dizzy Gillespie.<ref>Komp. Hennessey, p. 88.</ref>
 
== Diskoj ==