Kenny Clarke: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 10:
En 1939 Clarke forlasis la Hill-Bandon pro konflikto; Clarke post tio estis doma frapinstrumentisto en „Apollo“. En 1940 li revenis al Hill, kiam ties bando estis la dombando de [[Minton's Playhouse]] en Harlemo. Tie li ludis triope kun [[Thelonious Monk]] kaj Nick Fenton – ili akompanis gastmuzikistojn kiel [[Charlie Christian]] dum la famaj improvizad-kunsidoj. Krome li tamen ankaŭ ludis kun steluloj de la tradicia ĵazmuziko kiel [[Louis Armstrong]] (koncertvojaĝe en 1941 kaj 1942), [[Ella Fitzgerald]], [[Benny Carter]], [[Red Allen|Henry Red Allen]]. En 1942 Clarke forlasis ''Minton's'' kaj ludis kun propra bando en unu el la [[ĵazklubejoj de la 52-a Strato]], ''Kelly's Staples''; en la bando ludis liaj malnovaj kolegoj Monk kaj Nick Fenton, krome trumpetisto Roy Nelson kaj tenorsaksofonisto [[Ike Quebec]]; la kvinopo nomiĝis pro ne imageblaj kaŭzoj „Kenny Clarke's Kansas City Six“. En ''Kelly's Staple'' Clarke krome ludis kun la sepopo de [[Benny Carter]], al kiu tiam ankaŭ apartenis Dizzy Gillespie.<ref>Komp. Hennessey, p. 88.</ref>
 
=== La postmilita tempo ===
Ekde 1943 ĝis 1946 li estis trombonisto en armebando,<ref>Hennessey indikas kiel kaŭzo, ke Clarke malŝatis ĉiam kunporti siajn pezajn instrumentojn; komp. p. 91.</ref>
kie li konatiĝis kun [[John Lewis (pianisto)|John Lewis]]. Dum sia armea tempo li geedziĝis someron de 1944 kun kantistino Carmen McRae. Komence de 1946, post staciado proksime de [[Heidelberg]], li revenis en Usonon. Mallonge post sia eksiĝo de la armeo li konvertiĝis al islamo kaj alprenis la nomon Liaquat Ali Salaam, evitis tamen, publike spektigi sian novan religion. Poste li aliĝis al la dua ''Dizzy Gillespie Big Band'', kiu fondiĝis majon de 1946 kaj kun kiu li ankaŭ koncertvojaĝis en Eŭropo (Parizo). Tie li surdiskigis por la diskeldonejo ''Swing'' de Delaunay, i.a. kun Hubert Fol, Michel de Villiers kaj Jean Claude Fohrenbach, same kiel li faris sonregistraĵojn kun okopo kun [[Howard McGhee]], Jimmy kaj Percy Heath, kiuj aperis ĉe [[Prestige Records|Prestige]].
 
En 1947 li forlasis la bandegon de Gillespie-Band kaj ludis kun Tadd Dameron en ''Royal Roost'' kaj en la bandego de [[Billy Eckstine]]. Tiutempe ankaŭ ekestis sonregistraĵoj de sia ensemblo „52nd Street Boys“ kun muzikistoj, kiu plejparte devenis el la bandego de Gillespie, ekz. Sonny Stitt, Kenny Dorham, Bud Powell, John Collins kaj Al Hall. La okopo surdiskigis kvar aranĝaĵojn de [[Gil Fuller]], „Epistrophy“, „Oop Bop Sh'Bam“, „52nd Street Theme“ kaj „Rue Chaptal“; la kvar facoj por la franca diskeldonejo ''Swing'' de Charles Delaunay estis la unuaj bibopregistraĵoj publikigitaj en Eŭropo.<ref>Komp. Hennessey, p. 107.</ref> Decembron de 1947 Clarke revenis por pli longa tempo al Dizzy, kunlaborante je ties sonregistradoj por RCA Victor kaj vojaĝante kun li al Eŭropo. Je la fino de la koncertvojaĝo li restis kvin monatojn en Parizo.
 
== Diskoj ==