Kenny Clarke: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 24:
 
=== Lia laboro en la studioj 1951-1956 ===
De la multaj sonregistraĵoj, kiujn faris Clarke inter 1951 kaj 1956, laŭ opinio de sia biografiisto Mike Hennessey tiuj kun Miles Davis el 1954 estis la plej famaj<ref>Komp. Hennessey, p. 156.</ref> La 29-an de aprilo la frapinstrumentisto kunlaboris je la mita registrad-kunsido por „Walkin'“; kune en la studio ankaŭ [[J. J. Johnson]], Lucky Thompson, Percy Heath kaj [[Horace Silver]]. Komente la rolon de Clarke [[Ian Carr]] diris: „La fare de Clarke treege sentema kaj subtila uzado de la ĉarlestono, kiun li malfermas kaj fermas por akcenti la ritmon de la temo, intensigas la dramecan humoron.“<ref>Cit. laŭ Hennessey, p. 156.</ref> Du monatojn poste Clarke faris pluajn registraĵojn kun Miles Davis kaj [[Sonny Rollins]]; ili surdiskigis „Oleo“, „Airegin“, „Doxy“ kaj „But Not for Me“. Poste la frapinstrumentisto partoprenis la faman kristnaskan kunsidon de Miles Davis kun Thelonious Monk kaj Milt Jackson. Ĉi tiuj registradoj kun Davis „montris denove la sindoneman, sinforgesan kaj subtenan manieron, per kiu Kenny Clarke aliris sian taskon.“<ref>Cit. laŭ Hennessey, p. 156.</ref>
 
Ekde ĉi tiu tempo Kenny Clarke komencis pli kaj pli ofte labori por la diskeldonejo [[Savoy Records|Savoy]]; Ozzie Cadena krome dungis lin kiel iaspeca talentserĉisto kaj dom-frapinstrumentisto por jarsalajro de 7000 $. Dumpase de la sekvaj jaroj Clarke sonregistris ankaŭ por propraj diskoj je ''Savoy'' kaj altiris muzikistojn kiel Horace Silver, Bobby Jaspar, Pepper Adams, Paul Chambers, Donald Byrd kaj Tommy Flanagan al la eldonejo el [[Newark (Nov-Ĵerzejo)|Newark]]. Lia plej spektakla malkovro tamen estis [[Cannonball Adderley|Julian „Cannonball“ Adderley]], kiu sonregistris du albumojn por Savoy, sed poste – laŭ konsilo de Kenny Clarket – transiris al ''[[Mercury Records|Mercury]]''. Clarke laboris ĝis aŭgusto de 1956 por Savoy kaj faris multajn albumojn kun ritmosekcio, kiu establiĝis kiel dombando: li mem, Wendell Marshall (baso) kaj [[Hank Jones]] (piano). Li laboris kun Gigi Gryce, [[Oscar Pettiford]], Nat Adderley, Hank Mobley, Frank Foster kaj Joe Wilder. Tamen Clarke laciĝis pro la profesia streĉo kiel studiomuzikisto; ŝanco por ŝanĝo ekestis, kiam li dum laboro kun Phineas Newborn renkontis la francan bandestron Michel Legrand, kiu peris lin en la bandon de sia onklo Jacques Hélian.
 
=== En Eŭropo ekde 1956 ===
 
== Diskoj ==