Rolulo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: bg, ja forigo de: es, it modifo de: pt
Linio 21:
 
== Roluloj en universala literaturo ==
La kritikistaro de poezio kaj fikctio aludas la "dua memo" kreita de la aŭtoro kaj tra kio la rakonto estas rakontita. La atribuoj kaj sintenoj asociaj kun la rolulo estas komprenataj kiel separataj el la aŭtora intenco, kvankam kopreneble povas fakte esti ia koincido inter ambaŭ. Ekzemple, en la romano de [[Fjodor Dostojevskij]] nome ''[[Leteroj Elsubteraj]]'' (ĝenerale konsiderata kiel la unua [[Ekzistadismo|ekzistadisma]] roamnoromano), la rakontisto ne devus konfuziĝi kun la propra Dostojevskij, spite la fakton, ke Dostojevskij kaj lia rakontisto povas aŭ ne kunhavi multe komune. Tiusence, la rolulo estas ĉefe grava ilo por atingi partikularan [[mondkoncepto]]n. Alia ekzemplo de tiu fenomenono povas troviĝi en la romano de [[Brett Easton Ellis]] nome ''[[American Psycho]]'', la historio de psikopata murdisto loĝanta en [[Novjorko]], kiu estas sukcesa, kvankam iom perdita, dumtaga stabano de [[Wall Street]]. La verko estas socia satiro, kaj kvankam povas esti multo de aŭtora intenco, la rolulo de [[Patrick Bateman]] (La unuapersona rakontisto de la romano) ne devus esti konfuzita kun la aŭtoro.
 
En ambaŭ ekzemploj, la rolulo estas aktiva partoprenanto en la historio kiun oni rakontas — ĝi estas lia propra historio — sed tio ne estas nepre la kazo. Ĉe alia ekzemplo el la verko de Dostojevskij, la rakontisto de ''[[La fratoj Karamazov]]'' ne estas aktiva partoprenanto en la historio, sed tamen prezentas klaran vidpunkton sur la eventoj. Per aliaj vortoj, la nevidebla kaj ĉioscianta rakontisto de la romano de Dostojevskij donas al la leganto la impreson preni difinitan sintenon al la okazaĵoj, kvankam subtilan, kaj ĉefe pro la nuancoj de la priskriboj kaj la frazaro.
Linio 29:
Por resumo, rolulo povas, larĝe parolante, esti komprenata kiel la "organizanta konscio" de la rakonto. Tio klare diferencigas ilin el roluloj, eĉ prilaboritaj, kiuj ne kondukas la vidpunkton de la leganto pri la eventoj.
 
[[Charles Dickens]] kaj [[William Blake]], ekzemple, havis progresemajn sintenojn pri la malfacilaĵoj de la laboristaj klasoj dum la [[Viktorina Britio]] kaj la sekvaro de la [[industria revolucio]] en la samtempa Britio, respektive, kaj iliaj sintenoj speguliĝis klare en ilia verkaro. Sed aliaj kazoj ne estas tiom klaraj. Oni ne scias multe pri la vivo de [[Thomas Pynchon]], sed liaj libroj, ĉefe ''[[Gravity's Rainbow]]'', akiris simbolan statuson en la moderna okcidenta literaturo. Plie, se la interpretadon de verko oni konsideras kiel fundamente la procezon de deĉifrado de la persona sento de aŭtoro pri diversaj temoj — klopodo kompreni la ''mens auctoris'' (menso de aŭtoro) — tiam oni povus argumenti, ke tiu [[literatura kritiko]] tiele degeneriĝas en ia falsa [[psikoanalizo]], ne lasante lokon por konsidero de la propraj verkoj.
 
==Roluloj aŭ roloj en psikologio==