Helena mitologio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
Linio 155:
 
[[Dosiero:Mengs, Urteil des Paris.jpg|thumb|left|''Juĝado de [[Pariso]]'', unua kaŭzo de la Troja milito, laŭ [[Anton Raphael Mengs]]. [[Ermitejo (muzeo)|Ermitejo]], [[1757]].]]
La ciklo pri la Troja milito, kolekto de [[epopea poemo|epopeaj poemoj]], komencas per la okazintaĵoj kiuj elĉenigis la militon: [[Eriso (diino)|Eriso]] kaj la [[ora pomo]] kun la enskribo ''por la plej bela'' (''kallisti''), la juĝo de [[Pariso]], forkapto de [[Heleno de Trojo|Heleno]] kaj la ofero de [[Ifigenio]] en [[Aŭlido]]. Por rekuperi Helenon, la grekoj organizadis eksterordinaran ekspedicion sub la komando de la frato de [[Menelao]], Agamemno, reĝo de Argo aŭ Mikeno, sed la trojanoj rifuzis liberigi ŝin. La ''Iliado'', kiu priskribas la dekan jaron de la milito, rakontas la disputon inter Agamemno kaj Aĥilo, kiu estis la plej valora greka soldato, kaj la mortojn dum batalo de la amiko de Aĥilo, [[Patroklo]], kaj de la plej aĝa filo de [[Priamo]], [[Hektoro]]. Tuj post tio, du ekzotaj aliancanoj unuiĝis al la troja flanko: [[Pentesileo]], reĝino de la [[amazonoj]] kaj [[Memnono]], [[Etiopio|etiopa]] reĝo kaj filo de la diino [[Eoso]], la mateniĝo<ref name="BrTr" />. Aĥilo mortigis ambaŭn, sed Pariso sukcesis tiam murdi lin per sago. Por rajti eniri la urbon, laŭ la orakoloj, la grekoj devis unue ŝteli el la citadelo la lignan skultpaĵon de Palasa Ateno (la [[Paladio (mitologio)|Paladio]]). Fine, helpitaj de tiu diino, ili konstruis la [[Troja ĉevalo|trojan ĉevalon]], kiun ili lasis antaŭ la pordo de la urbo por ŝajnigi ke ili agnoskis la venkon de la trojanoj kaj foriris. Malgraŭ la advertoj de [[Kasandro]], filino de Priamo, [[Sinono]] (greko kiu laŭdire perfidis sian tendaron) sukcesis konvinki la trojanojn enirigi la ĉevalon, supozeble kiel ofero al Ateno. La sacerdoto [[Laokoonto]], kiu klopodis detrui la lignan ĉevalon, estis mortigita de maraj monstraj serpentoj. Dumnokte, la greka ŝiparo revenis, kaj la soldatoj kaŝitaj ene de la ĉevalo malfermis la pordojn de la urbo. Dum la sekva disrabado, oni murdis Priamon kaj lian idaron, kaj sklavigis la trojajn virinojn por sendi ilin servi en Grekio. La vojaĝo hejmen de la venkintoj (ĉefe tiuj, de [[Odiseo]] kaj Eneo) kaj la morto de Agamemno iĝis la intrigoj de du epikoj, la ''[[Revenoj]]'' (''Nostoi'', kiu ne supervivis ĝis nun) kaj la Odiseado de Homero<ref name="HeliosTr" />. La Troja ciklo enhavas ankaŭ la travivaĵojn de la filoj de la batalantaj herooj, ekzemple tiuj de [[Oresto]] kaj [[Telemako]]<ref name="BrTr" />.
 
La Troja cicklo alportis buntajn temojn kaj iĝis ĉefa inspir-fonto por la antikvaj grekaj artistoj, inter ili, ekzemple, tiuj kiuj skulptis la [[metopo]]jn de la [[Partenono]], kie oni prezentis la disrabadon de Trojo. Tiu arta inklino al la argumentoj inspiritaj en la Troja ciklo pravigas ĝian gravecon por la antikva greka civilizacio<ref name="HeliosTr" />. Sed ĝi ankaŭ rolis gravan influon sur la posta eŭropa literaturo. Ekzemple, mezepokaj verkistoj, kiuj ne konis la verkojn de Homero, trovis en la legendo pri Trojo buntan fonton de heroaj kaj romantikaj rakontoj, kaj taŭgan kadron por iliaj kavalirecaj idearoj. Verkistoj de la [[13a jarcento]], kiel [[Benoît de Sainte-Maure]] (''[[Roman de Troie]]'', 1154-60) kaj [[José Iscano]] (''[[De bello troiano]]'', 1183) priskribis la militon kaj samtempe unuigis la oficialan version, kiun ili trovis en Dictiso kaj Dareso, laŭ la konsilo de [[Horacio]] kaj la ekzemplo de Virgilio: denove verki poemaron pri Trojo anstataŭ elpensi ion novan<ref name="Kelly121">Kelly, D. ''The Conspiracy of Allusion: Description, Rewriting, and Authorship from Macrobius to Medieval Romance''. Eld. Brill Academic Publishers, 1999. paĝ. 121. ISBN 90-04-11560-9.</ref>