Nigrula preĝokanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 24:
== Nigrulaj preĝokantoj kiel komunikilo ==
Dum la sklaveco daŭranta proksimume 250 jarojn la blankuloj deportis proksimume 10 milionojn da nigruloj al Ameriko. La malhomeca subpremado de la nigrula loĝantaro en Usono kaŭzis planitajn ribelojn kontraŭ la sklaveco. Inter 1670 kaj 1865 okazis 130 armitaj ribeloj de sklavoj, kiujn la blankuloj plejparte sufokis sange. La deziro de liberiĝo ĉiam estis en la afrikdevena loĝantaro. Tamen la vojo el la sudo en liberan [[Kanado]]n estas longa kaj peniga. Ekde 1838 kontraŭuloj de la sklaveco organizis la ''Underground Railroad'' (subtera fervojo) – fuĝoplanon kun protektodomoj, fuĝohelpantoj kaj sekretaj komunikiloj kiel diversaj kaŝaj kodoj ekz. arte ornamitaj flikaĵo-peplomoj kaj en kantoj. Tiuj komunikis la kiamon, kieon kaj kielon de la organizitaj fuĝoj. Evoluiĝis ankaŭ religie kodita lingvo. Oni ĉirkaŭskribis la regionon sen sklaveco per ''My Home'' (mia hejmo), ''Sweet Canaan'' (dolĉa Kanaano) aŭ ''The Promised Land'' (la promesita lando). Ĉi tiu regiono situis sur la norda flanko de la rivero [[Ohio (rivero)|rivero Ohio]], kiun oni kaŝlingve nomis „Jordano“. La fuĝantoj vadis tra la akvo, por forskui la hundojn de la persekutantoj (''Wade in the Water''). En ''Swing Low, Sweet Chariot'' „Chariot“ simbolas la Grandan Ĉaron, parto de la konstelacio ''[[Granda Ursino]]'', kiu ene de tago turniĝas ĉirkaŭ la [[Norda Stelo]]. En printempo, ja la plej bona tempo por fuĝo, mallonge post la sunleviĝo la Ĉaro estas je sia plej malalta punkto kaj montras la vojon norden. Famiĝis la 29-jara fuĝinta sklavino [[Harriet Tubman]], kiu en 1849 mem fariĝis fuĝohelpanto ĉe ''Underground Railroad''. Ŝia kaŝnomo estis „[[Moseo|Moses]]“ – ''Go down, Moses'' estis ŝia ekkonilo. Kelkaj preĝokantoj ankaŭ estis tutsimple voko al libereco kaj admono al fuĝo (''Steal Away''). Ĉi tiun intermiksadon de religiaj kaj profanaj eldiroj same kiel la kantadon de la plejparte religiaj preĝokantoj en profanaj kuntekstoj la nigruloj tamen ne komprenis kiel profanigo, ĉar ĝi konformis plie al la flua transiro inter ĉiutaga mondo kaj religio, kiel kutima en multaj afrikaj religioj. Rekta renkonto kun Dio do estas ero de multaj preĝokanto-tekstoj (ekz. en "My Lord What a Mourning": I'm going to live with God).
 
== Muzikaj distingiloj ==
La nigrula preĝokanto transprenis esencajn distingilojn de la [[tradicia afrika muziko|afrika muzikkulturo]]. La muziko de afrikanoj antaŭ la ekesto de la nigrula preĝokanto estis male al eŭropa muziko tre improviza kaj bazixas ĉefe sur la [[kvintona gamo]]. Kvankam al ĉi tiu praafrika muziko harmoniscienco kie tiu de la eŭropanoj, ekzistas en ĝi plurvoĉeco per samtempa kantado en trita distanco. Post adaptiĝo al la kristana religio la nigruloj transprenis ankaŭ distingaĵojn de la eŭropa muziko, ekzemple la uzadon de [[maĵoro]] kaj [[minoro]] samkiel kaj bazajn harmonisciencajn regulojn. Krom kanti afrikaj muzikistoj ofte uzis frapinstrumentojn, kiujn la sklavotenantoj en [[Usono]] tamen malpermesis al la nigruloj pro la kaŭzita timo, ke la nigruloj povus uzi la instrumentojn por informo-transsendado trans grandaj distancoj. Pro ĉi tiu kaŭzo la sklavoj uzis la manklakadon kaj la piedfrapadon, por atingi frapinstrumentan sonefekton. Esenca distingilo de nigrulaj preĝokantoj estas la [[voko kaj respondo|principo voko-respondo]], kiu rezultas el la kristanaj ritoj kaj diservoj: Kiel la pastro kaj la paroĥanoj la soloisto antaŭkantas kaj la resta ĥoro muzike respondas. La melodioj de la preĝokantoj ofte konsistas el t.n. specimenoj, tio estas unu- ĝis du-taktaj melodieroj, vicigitaj kaj ripetataj en la kanto.
 
== Problema fonta situacio ==
Nigrulaj preĝokantoj estas, se entute ekzistas skribaj fontoj aŭ sondokumentoj, malfacile datigeblaj aŭ geografie precize, ĉar la unuaj kolektantoj atribuis nur malmultan signifon al ĉi tiuj faktoj. Kolektantoj kiel John Lomax, Howard Odum kaj Newman White ne ektimis je cenzuraj intervenoj, laŭdire por ne vundi la moralajn sentojn de la legantoj. Ofte fruaj kolektoj prezentis ankaŭ tion, kio plejeble distingiĝis de la blankula muziko. Pli malfruaj publikaĵoj de nigrulaj preĝokantoj male al tio surmontris similecojn inter nigrulaj kaj blankulaj baptismaj aŭ metodismaj preĝokantoj, akcentas tamen la influon, kiun enprenis la blankulaj de la nigrulaj preĝokantoj. Jen klara disigo ne eblas.<ref>Lawrence W. Levine: Slave Songs and Slave Consciousness. An Exploration in Neglected Sources.African American Religion. Interpretive Essays in History and Culture. Timothy E. Fulop & Albert J. Raboteau (Hrg.)Routledge. Novjorko kaj Londono 1997, p.59</ref>
 
== famaj kantoj ==