Tifeo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Etruscan mural typhon2.jpg|thumb|'''Tifeo''' laŭ [[etruskoj|etruska]] [[fresko]].]]
Laŭ la [[helena mitologio]] '''Tifeo''', '''Tifono''' aŭ '''Tifaono''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] ''Τυφωεύς'', ''Τυφών'' kaj ''Τυφάων'', «fumo») estis pradiaĵo, iel rilata al [[uragano]]j. Li estis la lasta filo de [[Geo]], kiu unuiĝis al [[Tartaro]] (la subtera malhela mondo) kun interveno de [[Afrodito]], por generi la plej terurateruran monstromonstron, venĝeme pro la malvenko de la titanoj<ref>[[Heziodo]]. ''[[Teogonio]]'', 820-68.</ref>.
 
Tifeo batalis kontraŭ [[Zeŭso]] pro tio ke la olimpa reĝo forpelis la [[titanoj]]n el ĉielo. Dumlukte, li sukcesis venki la dion, kaj elŝiris liajn tendenojn, sed [[Hermeso]] ŝtelis kaj redonis ilin al Zeŭso, kies venĝo iĝis eĉ pli kolera. Post terura batalado, Tifeo estis malliberigita sub la monto [[Etna]], kiu de tiam ankoraŭ ĵetas fumon kaj fajron.
 
Laŭ la priskriboj, Tifeo estis giganta kaj horora flugil-hava monstro tiel granda, ke li kapablis eĉ tuŝi la stelojn per sia [[azeno|azena]] kapo. Anstataŭ fingroj, li havis [[drako|drak-kapojn]], kaj multnombra sepentaro formis liajn krurojn. Tifeo kapablis bruligi ion ajn per sia fajra rigardo, vomi lafon kaj brulintajn ŝtonojn, kaj origini per sia flugil-batado uraganojn kaj [[tertremo]]jn.
 
 
== Tifonomaĥio ==
[[Dosiero:Zeus Typhon Staatliche Antikensammlungen 596.jpg|thumb|250px|[[Zeŭso]] kaj '''Tifeo''' sur [[Kalkidio|kalkidia]] [[hidrio]] ([[-550|ĉ. 550 a.K.]].]]
La ''[[Homeraj himnoj|Homera himno]] al [[Apolono]]'' lokigis Tifeon ĉe la [[Orakolejo de Delfoso]], kaj konsideris lin filo de la pradiino [[Hero]], laŭ ŝia [[Minoa civilizo|minoa]] formo. Li naskiĝis, sen maskla interveno (kiel monstra versio de [[Hefesto]] aŭ de [[Areso]]) en kaverno de [[Kilikio]], kaj tuj poste oni ekziliis lin en la mistera lando [[Arimoso]]<ref>[[Homero]]. ''[[Iliado]]'', 2.781-3.</ref>, kie okazis la fina batalo inter Zeŭso kaj Tifeo.
[[Dosiero:Combat de Zeus contre Typhon.jpg|thumb|left|Lukto inter [[Zeŭso]] kaj '''Tifeo''', ilustraĵo el [[1811]].]]
 
Tifeo koleriĝis kaj minacis detrui la tiaman mondon, por venĝi sian patrinon. Terurigitaj, ĉiuj la olimpanoj forfuĝis al [[Egiptio]], kie li ricevis apartan kultadon. Nur [[Ateno (mitologio)|Ateno]] restis kaj alfrontis la giganton, kiel digna diino pri milito. Kiam ŝi primokis la malkuraĝon de Zeŭso, la ĉefdio ekkonsciis pri lia rolo kaj revenis batali Tifeon per siaj fulmo-batoj kaj la sama silika falĉileto kiun li iam uzis por venki [[Krono (dio)|Kronon]]. VunditaVundite, Tifeo forfuĝis al monto [[Kasio]] ([[Sirio]]), kie okazis la plej granda batalado. Tifeo sukcesis preni la falĉileton, ĉirkaŭante Zeŭson per siaj serpentaj membroj. Sed tial kial sia kontraŭlo estis senmortulo, li nur povis senmovigi lin, tranĉante liajn tendonojn. Tifeo enmetis ilin en ursa felsako (la ''korukos'', [[etimologio|etimologia]] origino de la ''korukion atron'', la [[Korica kaverno]]), kiun li donis al sia fratino [[Delfino (mitologio)|Delfino]] por ke ŝi gardu ĝin en la Korica kaverno.
[[Dosiero:Zeus Typhon Staatliche Antikensammlungen 596.jpg|thumb|[[Zeŭso]] kaj '''Tifeo''' sur [[Kalkidio|kalkidia]] [[hidrio]] ([[-550|ĉ. 550 a.K.]].]]
 
La novaĵo pri tiu malvenko de Zeŭso konsternis la gediojn, kaj kuraĝigis [[Hermeso]]n kaj [[Pajno]]n eniri la kavernon. Dum Pajno timigis Delfinon per sia fama krio, Hermeso ŝtelis la felsakon kaj redonis al Zeŭso liajn tendonojn<ref name="a">[[Apolodoro (verkisto)|Apolodoro]]. Mitologia biblioteko, 1.6.3.</ref>. Tamen, alternativa versio asertas ke estis la heroo [[Kadmo]] tiu, kiu sukcesis preni la felsakon, post konvinki Delfinon pri ke li bezonis la tendonojn por fari mirindan [[liro (muzikilo)|liro]]n kaj mirigi ŝin per kanto neniam aŭkustataaŭskultata ĝis nun<ref>Nono. ''Pri Dionizo'', 1.841 kaj sekv.</ref>.
[[Dosiero:Combat de Zeus contre Typhon.jpg|thumb|left|Lukto inter [[Zeŭso]] kaj '''Tifeo''', ilustraĵo el [[1811]].]]
 
Refortigite, Zeŭso revenis al Olimpo, prenis ĉaron eltiritan de flugil-havajnhavaj ĉevalojnĉevaloj kaj persekutis Tifeon ĝis la monto [[Niso]]. Tie, la [[Parkoj (mitologio)|Parkoj]] ofertis al la monstro kelkajn fruktojn, laŭ ili refortigintajn. Sed ili trompis lin, ĉar la efiko estis tute malemala. Kvankam Tifeo ĵetadis montojn al Zeŭso, li kontraŭatakis per siaj fulmoj, provokante tiom da vundoj en la giganto, ke de tiam la lasta monto kie Tifeo klopodis saviĝi nomiĝas [[Hemo]] (''sango''), en [[Trakio]]. De tiamtie li iris al [[Sicilio]], kie li trafis sian finon: Zeŭso ĵetis sur li la monton Etno, kiu iĝis la fina tombejo de la giganto<ref name="a" />. La fakulo [[Walter Burkert]] atentigas pri la simileco de tiu rakonto kaj la [[hititoj|hitita]] mito de [[Ilujanko]], tre ebla pro tio ke la kilika marbordo multe rilatis al tiu popolo<ref>[[Walter Burkert]]. ''Watkins' How to Kill a Dragon: Aspects of Indo-European Poetics''. Eld. Oxford University Press, [[1995]].</ref>.
 
Tamen, krom la antaŭa troviĝas alternativaj versioj de la Tifonomaĥio:
 
* Laŭ la ''[[Teogonio]]'' de [[Heziodo]] Zeŭso venkis lin facile, saltante el la [[Monto Olimpo]] kaj bruligante liajn kapojn per siaj armiloj. Poste li ĵetis lin al Tartaro.
 
* Laŭ [[Ovidio]], kiam Tifeo spruĉis el la tero, la gedioj forfuĝis al [[Egipto]], ege terurigitaj. Tifeo trafis kelkajn, do ili devis aliformiĝi en bestoj por pli facile ekskapi: Zeŭso en [[kapro]], Hero en blanka [[bovino]], Apolono en [[korvo]], [[Artemiso]] en [[kato|katino]], ktp.<ref>[[Ovidio]]. ''Metamorfozoj'', 5.321-331.</ref>. Per tiu rakonto oni celis pravigi la ekziston de la egiptia diaro, komprenata kiel sekvo de tiu greka. Ovidio ne priskribas la bataladon, sed ja la posta malliberigo de Tifeo inter la montoj [[Peloro]], [[Pakino]], [[Lilibeo]] kaj [[Etna]]. La monstra giganto klopodis liberiĝi de tiel peza puno kaj skuis la teron tiel forte ke eĉ [[Hadeso]] eliris el sia subtera mundo por kontroli ĉu ĉio enordis<ref>Ovidio. Metamorfozoj, 5.346-353 kaj 354-361.</ref>.
 
== La monstra idaro de Tifeo ==
Tifeo iĝis la antonomazia monstro de la helena mitologio, kaj(fakte li akiris la kromnomon ''Patro de ĉiuj monstroj''). Do, oni igis lin origino de la ceteraj teruraj estaĵoj kiuj ĉefrolas la mitaron: kun la serpentforma [[Eĥidno]], li estis patro de la infera trikapa hundo [[Cerbero]], de la [[Ĥimero]], la [[Tebo (Grekio)|teba]] [[Sfinkso]], la [[Nemea leono]], kelkaj drakoj kaj eĉ de la [[Anemoj|danĝeraj sudaj varmaj ventoj]], konata en la greka kiel la ''typhein''. El tiu vorto eble devenas la etimologio de ''[[tajfuno]]'' pere de la [[persoj|persa]] طوفان ''Tufân''. La [[araboj]] uzis tiun vorton por nomi la [[ciklono|ciklonajn sturmojn]] en la [[Hinda Oceano]].
 
 
{| class="wikitable" style="background:Lavender;" align="center"
Linio 40 ⟶ 43:
* [[Ortro]]
* La [[Sfinkso]]
* [[Anemoj|Sudaj varmaj ventoj]]
|}
 
== Rilataj mitoj ==
[[Dosiero:Wenceslas Hollar - The Greek gods. Tryphon.jpg|thumb|250px|'''Tifeo''' laŭ [[Wenzel Hollar]] ([[1607]]-[[1677|77]].]]
Filozofie, Tifeo iĝis simbolo, kiel eterna malamiko de la [[olimpanoj]], de la racia pensmaniero. Sed post lia malvenko, oni ĵetis lin al Tartaro, aŭ malliberigis lin sub la monto Etna<ref>[[Esĥilo]]. ''Katenita Prometeo'', 370.</ref><ref>[[Pindaro]]. ''Pitiaj'', 1.19.20-</ref>, kies malkonforto movigas lin, generante vulkanajn erupciojn kaj tertremojn. Tifeo iĝis tiel ktonika [[personigo]] de la vulkana povo, same kiel Hefesto laŭ la olimpa tradicio. Postaj helenaj verkistoj identigis Tifeon al la [[egiptia mitologio|egipta dio]] [[Setho]], kaj la [[kristanismo|kristanaj]] skoloj al la [[arkianĝelo]] [[Sandalfono]]. Laŭ Heziodo, de tempo al tempo Tifeo ankoraŭ sendas danĝeran venton el Tartaro, facile aŭskulteblaj en [[SeleucioSeleukio]] (nuntempa [[Turkio]]) ĝis la konstruado de [[Bizanca imperio|bizanca]] preĝejo kiu senefikigis ĝin<ref>Robin Lane Fox. ''Pagans and Christians'', p.41</ref>.
 
Laŭ la [[orfeismo|orfea tradicio]], Tifeo ĉefis la titanojn kiam ili atakis kaj mortigis Dionizon (same kiel faris Setho al [[OsirisoOziriso]]). Krome, la venko de Tifono fare de Zeŭso sufiĉe similas al tiu de [[Vritro]] fare de [[Indro]]<ref>''[[Rig Veda]]'', 1.32.1.</ref> (ankaŭ dio pri fulmoj kaj ŝtormoj). Verŝajne ambaŭ rakonto devenas de sama hindeŭropa komuna mito. Similecoj troviĝas ankaŭ en la [[skandinava mitologio]] ([[Toro (mitologio)|Toro]] kaj [[Jörmungandr]]) kaj eble en la [[Irlando|irlanda]] [[Dinsdenchas]], kie [[Dagda]] bataladas kontraŭ giganta [[polpo]]<ref>[http://www.ucc.ie/celt/published/T106500D/text099.html]</ref>. La mitologiisto [[Joseph Campbell]] konsideras tion paralelismo ankaŭ kun la malvenko de [[Levjatano]] fare de [[Biblia Tetragramo|YHWH]]<ref>[[Joseph Campbell]]. ''The Masks of God: Occidental Mythology'', paĝ.22</ref>.
 
== Tifono, la giganto ==
Krom la antaŭa, '''Tifono''' nomiĝis ankaŭ filo de tiu monstro, tre simila al li. Li estis unu el la [[giganto]]j<ref>[[Nono]], 48.10 kaj sekv.</ref>. Post la malvenko de liaj kunuloj, lia avino Geo kuraĝigis lin batali kontrau la olimpanoj.
 
== Bibliografio ==