Stump Evans: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Paul Anderson "Stump" Evans''' (* 18-an de oktobro 1904 en Lawrence (Kansaso); † 29-an de aŭgusto 1928 en Douglas) estis usona saksofonisto de [[...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Portalo Muziko}}
'''Paul Anderson "Stump" Evans''' (* [[18-an de oktobro]] [[1904]] en Lawrence ([[Kansaso]]); † [[29-an de aŭgusto]] [[1928]] en Douglas) estis [[usono|usona]] [[saksofonisto]] de [[ĉikaga ĵazo]]. [[Coleman Hawkins]] nomis lin unu el liaj modeluloj. Kelkaj el liaj solooj per aldosaksofono apartenas al la teknike plej virtuozaj de la frua ĵazo.
 
==Vivo kaj kariero==
Evans ricevis komence instruon sur [[aldokorno]] de sia patro, kornisto Clarence Evans. Li transiris al trombono, ludis en la mezlerneja bando en Lawrence kaj iris poste kiel saksofonisto al [[Ĉikago]]. Laŭ Digby Fairweather li validis kiel brila soloisto, kiu ankaŭ povis ludis laŭ notoj. Li laboris komence en la ''Vendome Orchestra'' de Erskine Tate apud [[Louis Armstrong]] kaj Ruben Reeves, en la ''Original Creole Orchestra'' de [[King Oliver]], ĉe Jimmy Wade kaj prezentis kun la orkestro de Carroll Dickerson en kafejo ''Sunset'', tie denove kun Armstrong same kiel kun [[Earl Hines]]. Tiu diris: "Stumpy Evans ludis belan tenoron; ĉi volis atingi lin".<ref>cit. laŭ Fairweather, p. 202.</ref> Evans kunlaboris je surdiskigoj de Oliver, Dickerson, [[Jelly Roll Morton]], Lil Hardin Armstrong kaj Jimmy Blythe; kelktempon li estis muzika direktisto en ''Moulin Rouge Club''. Li tamen malsaniĝis je [[tuberkulozo]], reiris al Kansaso kaj mortis tie en la aĝo de nur 24.
 
== Rimarkoj ==
<references/>
 
== Literaturo==