[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 59:
== Rilataj mitoj ==
Filozofie, Tifeo iĝis simbolo, kiel eterna malamiko de la [[olimpanoj]], de la racia pensmaniero. Sed post lia malvenko, oni ĵetis lin al Tartaro, aŭ malliberigis lin sub la monto Etna<ref>[[Esĥilo]]. ''Katenita Prometeo'', 370.</ref><ref>[[Pindaro]]. ''Pitiaj'', 1.19.20-</ref>, kies malkonforto movigas lin, generante vulkanajn erupciojn kaj tertremojn. Tifeo iĝis tiel ktonika [[personigo]] de la vulkana povo, same kiel Hefesto laŭ la olimpa tradicio. Kelkaj poetoj traktas lin kiel vulkana [[dajmono]], kun identaj atributoj ol [[Enkedalo]].
[[Dosiero:Wenceslas Hollar - The Greek gods. Tryphon.jpg|thumb|left|300px325px|'''Tifeo''' laŭ [[Wenzel Hollar]] ([[1607]]-[[1677|77]]).]]
 
Postaj helenaj verkistoj identigis Tifeon al la [[egiptia mitologio|egipta dio]] [[Setho]], kaj asertis ke post sia malvenko, li kaŝiĝis ĉe la [[Serbonia marŝo]], en la landlimo inter Egiptio kaj [[Fenico]]<ref>[[Herodoto]]. ''Historioj'', 3.5.</ref>. Laŭ Heziodo, de tempo al tempo Tifeo ankoraŭ sendas danĝeran venton el Tartaro, facile aŭskulteblaj en [[Seleukio]] (nuntempa [[Turkio]]) ĝis la konstruado de [[Bizanca imperio|bizanca]] preĝejo kiu senefikigis ĝin<ref>Robin Lane Fox. ''Pagans and Christians'', p.41</ref>. Aliaj verkisto ĝeneraliĝas kaj atribuas al li la originon de ĉiu malfavora vento, ekzemple, tiu kutima en la [[Mesina Markolo]]<ref>Pindaro. ''Pitiaj Odoj'' 1.15.</ref>. Laŭ rakonto de [[Valerio Flako]], li ankaŭ sendis tiun malheligan venton por helpi liajn filinojn, la [[harpioj]], kiam la [[argonaŭtoj]] persekutis ilin<ref>Valerio Flarko. ''Pri la argonaŭtoj'', 4.514 kaj sekv.</ref>.
 
Laŭ la [[orfeismo|orfea tradicio]], Tifeo ĉefis la titanojn kiam ili atakis kaj mortigis Dionizon (same kiel faris Setho al [[Oziriso]]). Krome, la venko de Tifono fare de Zeŭso sufiĉe similas al tiu de [[Vritro]] fare de [[Indro]]<ref>''[[Rig Veda]]'', 1.32.1.</ref> (ankaŭ dio pri fulmoj kaj ŝtormoj). Verŝajne ambaŭ rakonto devenas de sama hindeŭropa komuna mito. Similecoj troviĝas ankaŭ en la [[skandinava mitologio]] ([[Toro (mitologio)|Toro]] kaj [[Jörmungandr]]) kaj eble en la [[Irlando|irlanda]] [[Dinsdenchas]], kie [[Dagda]] bataladas kontraŭ giganta [[polpo]]<ref>[http://www.ucc.ie/celt/published/T106500D/text099.html]</ref>. La mitologiisto [[Joseph Campbell]] konsideras tion paralelismo ankaŭ kun la malvenko de [[Levjatano]] fare de [[Biblia Tetragramo|YHWH]]<ref>[[Joseph Campbell]]. ''The Masks of God: Occidental Mythology'', paĝ.22</ref>. Fakte, la [[kristanismo|kristanaj]] skoloj enmetis lin en la ĉiama batalado inter bono kaj malbono, aldonante al li atributojn de la [[arkianĝelo]] [[Sandalfono]].
 
== Tifeo en arto kaj popola kulturo ==