Sándor Asbóth: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
Ĝis [[1836]], li estis laboristo de la Buda-a Ĉefkonstruista Ofico, poste li laboris kiel akvoinĝeniero en la Ŝipada Direktantaro. En [[1844]], li eklaboris en [[Temesvár]], en la Tutlanda Ĉefkonstruista Ofico, kie li estis vicdirektoro en la Ŝipada Subklaso, pli poste kiel gvidanto. Asbóth apogis la proponojn de [[SZÉCHENYI István]] [seĉenji iŝtva’n], inter alie konstruon de la [[Ĉenponto]].
 
Somere de [[1848]], li anoncis sin en [[Nagybecskerek]] al la liberecbatala armeo. Ekde la 9-a de decmbrodecembro de 1848, li iĝis ĉefstaba kapitano ĉe generalo [[VETTER Antal]]. Komence de [[1849]] li direktis la fortigajn laborojn de la [[komárom]]-a fortikaĵo. Li partoprenis en la batalo de Kápolnai, poste la 19-an de aprilo en la batalo de [[Nagysalló]], oni povis konstrui ponton per lia direktado sur la rivero [[Garam]].
 
Baldaŭ li ricevis la rangon de majoro kaj ekde la 16-a de julio jam agadis kiel subkolonelo – gvidanto de la militara klaso de guberniestra ofico de [[KOSSUTH Lajos]].