George Sand: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
La Sago (diskuto | kontribuoj)
Reverkita, laŭ artikolo en La Sago 77, laŭ la franca Wiki. ligoj kaj reliefigo farotaj
La Sago (diskuto | kontribuoj)
Linio 26:
== La junaĝo. ==
 
Ŝi estis la filino de Maurice François Dupin de Francueil kaj de Sophie Victoire Delaborde. Ŝia pradeveno estis kaj popola (tra sia patrino, pranepino de iu birdokaptisto de l' Châtelet) kaj aristokrata (tra sia patro, pranepino de Maurice de Saxe, Marŝalo de Francio, legitimita bastardo de la pola reĝo [[Aŭgusto la dua]]). Tiu duobla pradeveno profunde ŝin influis, kaj grandparte klarigas ŝian politikajn engaĝiĝojn.
 
Aurore Dupin estis kvarjara kiam mortis ŝia patro, kaj vartis ŝin, ŝia avino , en Nohanto en departemento Indrio. La tutan vivon, ŝi konservis ligojn kun Nohanto kaj la kamparo, kies vivon ŝi pastorale priskribis en siaj kamparaj romanoj.
 
En 1822, en printempo, ŝi ekkonatiĝis kun Barono François Casimir Dudevant. Ŝi edziniĝis kun li la 17an de septembro. Ili naskis du infanojn : Maurice (1823-1889) kaj Solange (1828-1899), kun kiu ŝi tre konflikte rilatis. Solange edziniĝis kun la skulptisto Augusto Klesinĝero (Auguste Clésinger).
 
En 1831, la baronino Dudevant forlasas sian edzon, kun kiu ŝi neniam akordiĝis, por sekvi Parizen sian amanton Julo Sandeo (Jules Sandeau), okjare pli juna ol ŝi. Kune, ili ekas ĵurnalistan karieron, sub la komuna subskribo «J. Sand»
Post kunverkado kun Julo Sandeo de sia unua romano «Rose et Blanche», ŝi publikigis sian unuan romanon, verkitan tute sole «Indiana» (1832), tuj sekvita en 1833 de «Valentine» kaj de «Lélia».
 
«Indiana-n» ŝi subskribis per la pseŭdonimo G. Sand, kaj ekde la sekvonta per la kompleta antaŭnomo «George», sen fina «s» kio konsistigas strangaĵon en la franca.
 
Tiu pseŭdonimo «George Sand», kiun ŝi konstante uzis, estis la nura nomo per kiu oni konis ŝin.
 
La sukceso de «Leila» tiama furorlibro, ebligis al Georg' Sand' eniri definitive la rondon de la tiamaj gravaj verkistoj, kaj lukri per sia skribilo.
 
== La skandalulino ==