Tifeo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 21:
* Laŭ la ''[[Teogonio]]'' de [[Heziodo]] Zeŭso venkis lin facile, saltante el la [[Monto Olimpo]] kaj bruligante liajn kapojn per siaj armiloj. Poste li ĵetis lin al Tartaro.
 
* Laŭ [[Ovidio]], kiam Tifeo spruĉis el la tero, la gedioj forfuĝis al [[EgiptoEgiptio]], ege terurigitaj. Tifeo trafis kelkajn, do ili devis aliformiĝi en bestoj por pli facile ekskapi: Zeŭso en [[kapro]], Hero en blanka [[bovino]], Apolono en [[korvo]], [[Artemiso]] en [[kato|katino]], ktp.<ref>[[Ovidio]]. ''Metamorfozoj'', 5.321-331.</ref>. Per tiu rakonto oni celis pravigi la ekziston de la egiptia diaro, komprenata kiel sekvo de tiu greka: per ilia metamorfozo, la olimpanoj identigis sin al la egiptiaj gedioj. Tiu amasa transformiĝo generis ankaŭ multajn rakontojn pri, ekzemple, la deveno de la stelaro<ref>Higeno. ''Pri Astronomio'', 2.28.</ref>. Ovidio ne priskribas la bataladon, sed ja la posta malliberigo de Tifeo inter la montoj [[Peloro]], [[Pakino]], [[Lilibeo]] kaj [[Etna]]. La monstra giganto klopodis liberiĝi de tiel peza puno kaj skuis la teron tiel forte ke eĉ [[Hadeso]] eliris el sia subtera mundo por kontroli ĉu ĉio enordis<ref>Ovidio. ''Metamorfozoj'', 5.346-353 kaj 354-361.</ref>.
 
* Alternativa fina malliberejo de Tifeo troviĝis en la mistera lando de la Arimoj, menciita de Homero, sed sen specifi certan lokiĝon<ref>Homero. ''Iliado'', 2.780 kaj sekv.</ref>. Aliaj verkistoj baziĝas sur tiu mencio kaj klopodas konkreti kie troviĝis tiu lando. Laŭ Heziodo, Tifeo kaj Eĥidno plenumis sian punadon en subtera palaco kiu troviĝis en la plej malproksima parto de la mondo<ref>Heziodo. ''Teogonio'', 295 kaj sekv. </ref>, do ĝi tre similis al la lando de la [[Arimaspoj]] kaj la [[Kimmeroj]] (unu-okula raso, laŭ [[Strabo]]), malhela kaj nebula sovaĝa regno kie supozeble troviĝis la pordoj de Tartaro, tiel for, ke oni devus trapasi la riveron [[Oceano (mitologio)|Oceano]] por atingi ĝin. Tamen, Strabo proponas diversajn kandidatojn esti la fina ripozejo de Tifeo: sur la flanko de la monto [[Tmolo]] ([[Lidio]]), Kilikio, Sirio, kelkaj insuloj ĉe la [[Tirena Maro]], [[Misio]] kaj monto Etno, kompreneble<ref>Strabo. ''Geografio'', 13.4.6.</ref>.