Danao: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KamikazeBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: tr:Danae
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Danao''' estas la nomo de diversaj roluloj de la [[helena mitologio]]:
 
== Danao, reĝo de Libio kaj Argolando ==
'''Danao''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] ''Δαναός'', «dormanto») estis ĝemela frato de [[Egipto (mitologio) #Egipto, reĝo de Egiptio kaj Arabio|Egipto]], do filo de [[Aĥiroo]] kaj [[Belo (mitologio)|Belo]], reĝo de [[Egiptio]]<ref>[[Johano Tzetzes]]. ''Pri Likofrono'', 382.1155.</ref>. Laŭ [[Eŭripido]], fratoj liaj estis ankaŭ [[Cefeo (mitologio)|Cefeo]] kaj [[Fineo #Fineo, filo de Belo|Fineo]]. La mito de Danao temas pri la fonda (aŭ re-fonda) legendo de [[Argo]], unu el la ĉefaj [[Mikeno|mikenaj]] urboj en [[Peloponezo]].
 
Belo asignis la gubernion de [[Libio]] al Danao, kaj tiun de [[Arabio]] al Egipto. Sed post la morto de Belo, Egipto ricevis ankaŭ la teban kronon, el kie li kampanjojn kontraŭ la [[melampodoj]], danke al kiuj la regno kiun li nomigis fine okupis grandan parton de la tiam konata Afriko kaj [[Mezoriento]]. Tio okazigis konflikton kaj malamon inter ambaŭ fratoj.
 
=== La Danaidinoj ===
[[Dosiero:Danaides Waterhouse 1903.jpg|thumb|230px|''La [[danaidinoj]]'', laŭ [[John William Waterhouse]], [[1903]]. La filinoj de '''Danao''' ricevis punon en [[Tartaro]] pro murdi ĉiujn la filojn de [[Egipto (mitologio) #Egipto, reĝo de Egiptio kaj Arabio|Egipto]], krom unu.]]
Kun diversaj virinoj, Danao iĝis patro de kvindek filinoj, konataj kiel la [[Danaidinoj]]. Same okazis al sia frato Egipto, kiu estis patro de kvindek filoj, la [[Egiptidoj]]. <ref name="H">[[Higeno (verkisto)|Higeno]]. ''Fabloj'', 170.</ref>. Danao kaj siaj filinoj ekkomencis timi sian fraton, ĉefe post konsulti [[orakolo]]n kiu certigis ilian timion, kaj pro tio ili konstruis ŝipon kun la helpo de [[Ateno (mitologio)|Ateno]] (Danao estis la unua homo kiu konstruis dupruan ŝipon) kaj forfuĝis al [[Argo]], en [[Peloponezo]], kie ili ricevis gastumadon fare de la tiea reĝo [[Pelasgo #Argolanda Pelasgo|Pelasgo]]<ref>Eponimo de la aŭtoktona tribo, ĉi tie prezentitaj kiel antaŭ-helenaj.</ref> aŭ [[Gelanoro]], pro tio ke Danao devenis de la argolanda reĝa familio. La loĝantaro, timante militon kontraŭ Egiptio, voĉdonis en asembleo, kie oni decidis protekti la danaidinojn ĉe ili iel ajn.
 
Tuj poste Danao anstataŭis Gelanoron (aŭ Pelasgon), akirante la tronon. La egiptidoj sekvis ilian onklon, atingis [[Argolando]]n kaj proponis aliancon inter ambaŭ regnoj. Laŭ ili, la plej efika maniero tion plenumi estus edniniĝi al la filinoj de Danao. Tamen, kaj malgraŭ ilia [[Afriko|afrika]] deveno, skolio pri ''[[Hekuba]]'' , de [[Eŭripido]]<ref>Skolio pri ''[[Hekuba]]'', de [[Eŭripido]], 886.</ref> rakontas la aferon tute male: ĝi lokigas la ĝemelojn Egipto kaj Danao en Argolando, el kie oni ekzilis Egipton al la lando kiu de tiam ricevis lian nomon.
 
Danao, kiu daŭre malfidis siajn nepojn, rifuzis kontraŭbatali, pro la bono de la loĝantaro de sia nova regno, kaj asignis siajn filinojn al la egiptidoj, laŭ la soci-nivelo de ilia patrino, simileco de la nomoj aŭ per lotado<ref name="a5" />. Tamen, li donis al ĉiu danaidino ponardon aŭ pinglon, kiujn ili kaŝigis en la hararo. Danao ordonis siajn filinojn murdi iliajn respektivajn novajn edzojn ĝuste tiu-nokte, ĉar li prave antaŭvidis ke la egiptidoj havis saman intencon. Kvardek naŭ filine obeis lin, sed [[Hipermnestro]] («tre kaĵolata») rifuzis tion fari pro tio ke sia edzo, [[Linceo]], konsentis ŝian deziron resti virge. Nur la ĝustatempa interveno de la diino [[Afrodito]] savis la malobeeman danaidinon, kaj danke al tio Linceo kaj Hipermnestro fondis la dinastion kiu de tiam reĝos Argolandon, la ''Danaidan dinastion''. La danaidinoj subterigis la kapojn de iliaj edzoj en [[Lerno]] (pro tio spruĉis tie multnombre kapa monstro tie, la [[Hidro (mitologio)|Hidro]]), kaj la korpojn ekster la urbo. [[Zeŭso]] ordonis [[Ateno (mitologio)|Atenon]] kaj [[Hermeso]]n senpekigi ilin, laŭ [[Paŭzanio (geografo)|Paŭzanio]], kiu priskribis la monumenton starigita sur la loko kie oni subterigis la kapojn de la egiptidoj, survoje al [[Lariso]]<ref>[[Paŭzanio (geografo)|Paŭzanio]]. ''Priskribo de Grekio'', 2.24.3.</ref>. Danao edzinigis ilin al la venkintoj de atletisma konkuro, inter ili du filoj de [[Aĥeo (mitologio)|Aĥeo]]. Pro tio, en la [[Iliado]], oni nomas la grekojn ĉu ''Danaidoj'' ĉu ''Aĥeoj'', ĉar la plimulto el la grekaj princoj devenis el tiu dinastio.
 
Laŭ [[Higeno (verkisto)|Higeno]] la historio iom varias<ref>Higeno. ''Fabloj'', 168.</ref>. Laŭ li, Egipto planis murdi la danaidinojn, kaj akiri tiel la heredaĵon de Danao. Kiam tiu lasta eksciis pri tio, li forfuĝis kun sia idaro al Argo. Egipto sendis siajn filon sekvi kaj venki Danaon, do la egiptidoj sieĝis Argon. Nur pro antaŭvido de certa malvenko, Danao ofertis la nuptojn al siaj filinoj, kaj tiel savis la vivojn de siaj regatoj.
 
=== Mortoj de Danao kaj Egipto ===
Laŭ kelkaj versioj, Linceo mortigis Danaon venĝeme pro la murdo de siaj fratoj, kaj la danaidinoj ricevis kruelan punon en [[Tartaro]]: oni devigis ilin sencese klopodi plenigi tinon per akvo transportita per truitaj kruĉoj, neebla celo kiu eterne suferigas la princinojn. La okazintaĵoj de Danao kaj siaj filinoj, kaj la kialo pro kiu ili rifuzis iliajn edzojn, iĝas la ĉefa intrigo de la teatraĵo de [[Esĥilo]] ''Petegantinoj''.
 
Tradicio en [[Patraso]] ([[Aĥeo]]), asertis ke ankaŭ Egipto venis al Peloponezo, kaj mortis pro malĝojo en [[Aroe]], tuj post scii pri la morto de sia idaro. La templo de [[Serapiso]] en Patraso enhavis monumenton dediĉitan al Egipto<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 7.21.6.</ref>. [[Jozefo Flavio]], en sia klopodo historiigi tiun miton, identigas Egipton kaj Danaon al la fratoj [[Setosis]] (dudeka reĝo de Egiptio) kaj [[Armaiso]]<ref>[[Jozefo Flavio]]. ''Kontraŭ Apiono''.</ref>.
 
 
{{Antaŭuloj-Posteuloj
|POSTENO=Mitaj reĝoj de [[Libio]]
|ANTAŬULO= [[Belo (mitologio)|Belo]] ([[Tebo (Egiptio)|Tebo]])
|TEMPO='''Danao'''
|POSTEULO= [[Egipto (mitologio) #Egipto, reĝo de Egiptio kaj Arabio|Egipto]]
}}
 
{{Antaŭuloj-Posteuloj
|POSTENO=Mitaj reĝoj de [[Argolando]]
|ANTAŬULO= [[Gelanoro]]
|TEMPO='''Danao'''
|POSTEULO= [[Linceo]]
}}
 
 
== Danao, filino de Akrisio ==
[[Dosiero:Tizian_012.jpg|left|180px|thumb|Danao ricevas la oran pluvon, Tiziano]]
[[Dosiero:FantinLatour Danaé.jpg|right|180px|thumb|Danao ricevas la oran pluvon, Fantin Latour]]
Linio 19 ⟶ 58:
Kelkaj insulanoj de Serifos asertas ke strangaj rokegoj tie estas la ŝtoniĝitaj Polidekto kaj liaj amikoj.
 
== Genealogio ==
[[Kategorio:Mitologio]]
{{Argolanda genealogia arbo laŭ la helena mitologio}}
 
== Notoj kaj referencoj ==
<div style="height: 200px; overflow:auto; border: 1px solid gray; padding-right: 12px; background-color: #EEEEEE; ">
{{referencoj|2}}
 
[[Kategorio:Mitaj reĝoj de Argolando]]
[[Kategorio:Mitaj reĝoj de Libio]]
[[Kategorio:Roluloj de la helena mitologio]]
 
[[bg:Даная]]
[[bg:Данай]]
[[bn:দানাই]]
[[br:Danae]]
[[ca:Dànae]]
[[ca:Dànau]]
[[cs:Danaé]]
[[cs:Danaos]]
[[cy:Danaë]]
[[de:Danaë]]
[[de:Danaos]]
[[el:Δανάη]]
[[el:Δαναός]]
[[en:Danaë]]
[[es:Dánae]]
[[es:Dánao]]
[[et:Danae]]
[[eu:Danaos]]
[[fa:دانائوس]]
[[fi:Danae]]
[[fi:Danaos]]
[[fr:Danaé]]
[[fr:Danaos]]
[[gl:Dánae]]
[[hr:Danaja]]
[[hr:Danaj]]
[[hu:Danaé]]
[[hu:Danaosz]]
[[id:Danae]]
[[id:Danaos]]
[[it:Danao]]
[[it:Danae]]
[[ja:ダナエー]]
[[ja:ダナオス]]
[[ko:다나에]]
[[la:Danaë]]
[[la:Danaus]]
[[lb:Danaos]]
[[lt:Danajė]]
[[lt:Danajas]]
[[nl:Danaë (mythologie)]]
[[nl:Danaos]]
[[no:Danaë]]
[[pl:Danae (mitologia)]]
[[pl:Danaos]]
[[pt:Dánao]]
[[pt:Dânae]]
[[ro:Danae]]
[[ro:Danaus]]
[[ru:Данай]]
[[ru:Даная]]
[[simple:Danaë]]
[[sl:Danaa]]
[[sr:Данаја]]
[[sr:Данај]]
[[sv:Danaë]]
[[sv:Danaos]]
[[tl:Danaus]]
[[tr:Danae]]
[[tr:Danaos]]
[[uk:Данай]]
[[uk:Даная]]
[[zh:达那厄]]
[[zh:达那俄斯]]