Miroslav Malovec: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
nova, pli bona foto
HM
Linio 18:
| esperantiĝis en =
}}
'''Miroslav MALOVEC''' (naskiĝis la [[8-an de decembro]] [[1953]] en [[Brno]]), kromnomata '''Mirek''', estas [[ĉeĥaj esperantistoj|ĉeĥa esperantisto]], redaktoro de [[Starto]] (organo de [[Ĉeĥa Esperanto-Asocio]]), iama [[kroniko|kronikisto]] de [[Ĉeĥa Esperanto-Junularo]], fondinto de la [[ĉeĥa lingvo|ĉeĥlingva]] [[Vikipedio]] kaj aktiva [[vikipediisto|kontribuanto]] de la [[Vikipedio en Esperanto]]. [[Honoraj membroj de ĈEA|honora membro]] de [[ĈEA]].
 
Sian poresperantan laboron li komencis per instruado en [[SET Lančov]], lektorado de korespondaj kursoj kaj kiel membro de ekzamena komisiono de ĈEA. Por ekzamenotoj li publikigis koncizan ''Gramatikon de Esperanto'' ([[1988]]). Kun [[Zdeněk Rusín]] li tradukis romanon de [[František Kožík]] pri [[Komenio]] ''Lumo en tenebroj'' ([[1992]]), kun [[Jiří Patera]] rakontojn de [[Jaroslav Hašek]] ''Ne nur soldato Švejk'' ([[1994]]), kunlaboris ĉe novaj vortaroj por la publiko (''Kraft-Malovec: Esperanta-ĉeĥa vortaro'', [[1995]], ''Kraft: Ĉeĥa-esperanta vortaro'', [[1998]]) kaj ĉe broŝuro de fundamentoj de la ĉeha lingvo por eksterlandaj esperantistoj (''Chrdlová-Malovec: Baza ĉeha konversacio'', [[1996]]), kiu estis tradukita ankaŭ en la anglan, germanan, francan, italan kaj rusan lingvojn. El Esperanto en la ĉeĥan li tradukis kun [[Václav Pecák]] filozofian verkon de [[Bruno Vogelmann]] ''Nova realismo'' ([[1996]]).