Scott LaFaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 10:
== Graveco ==
Scott LaFaro fariĝis dum sia mallonga kariero precipe pro sia ludo en la triopo de Bill Evans unu el la plej influaj basistoj de la ĵazhistorio. Li anstataŭis klasikan [[promenbaso]] per esence pli libera ludo, kiu iamaniere „kontrapunktis“ <ref>Rim.: ''Kontrapunkti'' jen ne laŭ la senco de [[Kontrapunkto|baroka resp. klasika kontrapunkto]], sed kiel melodia kaj ritma kontrasto al la pianludo.</ref> la ludon de Bill Evans.
 
:''LaFaro ludis per virtuoza tekniko, moviĝis ofte por longaj solooj en la pli altaj tonregistroj de la instrumento kaj ofte decidiĝis pri tio, ludi kontraŭmelodiojn anstataŭ tradiciajn promenbasajn liniojn.'' <ref>Laŭ Christopher Meeder: ''Jazz - The basics'', Routledge, Novjorko, 2008, paĝoj 203 kaj 204; konektite kun [http://books.google.com/books?id=XgJVYPMZmbkC&pg=PA202&dq=bill+evans+jazz+lyric&lr=&hl=de&cd=18#v=onepage&q=&f=false Google Book Search]</ref>
 
Kune kun frapinstrumentisto Paul Motian li donis per tio al la triopomuzikado novan direkton, kiu baziĝis pli sur alproksima egalrajteco inter piano kaj baso, anstatuax sur la nura akompanado de la pianisto fare de la aliaj du kunmuzikantoj, kiel ekzemple praktikis [[Erroll Garner]]. Laŭ opinio de basisto Dave Holland LaFaro faris la bason la kvara melodivoĉo de kvaropo. <ref>Dave Holland: ''"The bass has become something like the fourth melody voice in the quartet. Wasn't Scott LaFaro the major reason for that?"''; citita laŭ Joachim Ernst Berendt: ''The Jazz Book - From Ragtime to Fusion and beyond'', Lawrence Hill Books, 1982, paĝo 261</ref> Ankaŭ laŭ teknika rilato LaFaro fariĝis normdonanto de la sekva basistogeneracio.
 
==Literaturo==