Art Taylor: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
e "Art Farmer"
Linio 1:
'''Art TAYLOR''' (''Arthur S. Taylor, Jr.''), * [[6-an de aprilo]] [[1929]] en [[Novjorko]]; † [[6-an de februaro]] [[1995]]) estis [[usono|usona]] [[ĵaz]]-frapinstrumentisto.
 
Taylor ludis en [[Harlemo]] kun [[Sonny Rollins]] kaj Jackie McLean kaj havis siajn unuajn gravajn prezentadojn en [[1948]] kun [[Howard McGhee]]. Sekvis la kunlaboro kun [[Coleman Hawkins]] (1950-51), Buddy DeFranco (1952), Bud Powell (1953 kaj 1955-57: ''Bud! The Amazing Bud Powell (Vol. 3)''), [[Art Farmer]] (1954-55) kaj [[George Wallington]] (1954-56). Krome li estris propran bandon , ''Taylor's Wailers'', kaj kunlaboris kun [[Thelonious Monk]] kaj [[Miles Davis]]. En 1958 li entreprenis kun Donald Byrd kaj Bobby Jaspar koncertvojaĝon tra Eŭropo.
 
En 1963 Taylor iris al Eŭropo, kie li restis dum la venontaj dudek jaroj, ĉefe en Francujo kaj ekde 1970 en Belgujo, kaj laboris kun muzikistoj kiel [[Dexter Gordon]] kaj Johnny Griffin. El intervjuoj kaj konversacioj kun muzikistaj kolegoj tie ekestis lia libro ''Notes and Tones''. Komence de la 1990-aj jaroj li revenis en Usonon, kie li reorganizis sian bandon ''Wailers''.