Evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Amirobot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: it:Vangelo dello pseudo-Matteo
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo''', tiel nomata por ĝin distingi el la samnoma kanona [[Evangelio laŭ Mateo]], verkita en la [[latina lingvo]] inter la [[8-a jarcento|8-a]] kaj [[9-a jarcento]]j. Oni ĝin epitetis ankaŭ per mezepoka tirolotitolo '''Libro pri la naskiĝo de la Beata Virgulino kaj de la infanaĝo de la Savinto''', ĉar ĝi pie kaj romane tion priskribas. Temas pri unu el la malmultaj latinlingvaj apokrifaĵoj.
 
== Aŭtoro kaj dato ==
En iuj manuskriptoj tiu pseŭda evangelio sin prezentas kiel verko de [[Sankta Mateo|Mateo apostolo kaj evangeliisto]] kaj do apokrifa. La aŭtoro kovras la veron per elaborita operacio celanta legitimi la patrecon: la evangelio estus malkovrita, en la aramea originalo, de [[Sankta Hieronimo|Sofronio Eŭsebio Hieronimo]] ([[347]]-[[420]]), aŭtoro de la [[Vulgato]], kaj de li tradukita al la latina invitite de [[Kromacio el Aquileia]], episkopo de la samnoma urbo, kaj de Eliodoro episkopo de Altino (najbare de [[Venecio]]). Tio estas dirate en la prologo A kaj B.
 
Reale la evangelio laŭ Pseŭdo-Mateo estas nenio pli ol reprilaboraĵo de la materialo entenata en la ''[[Evangelio laŭ Jakobo|Protoevangelio laŭ Jakobo]]'' kaj en la ''[[Evangelio de la infanaĝo laŭ Tomaso]]'', verkoj vere dateblaj je la [[2-a jarcento]]. La latino per kiu ĝi estas skribita estas rimarkeble malsama (pli malriĉa kaj, plue, erarplena) ol tiu de Hieronimo, kaj filologie karakterizita per lingvaĵoj de la 8-a kaj 9- jarcentoj.Tiu datado estas konforma al la unua citaĵo de la teksto kiu aperas en la poemo ''Historia nativitatis laudabilisque conversationis intactae Dei Genitricis'' [[Roswitha]] († [[973]]), saksa abatino de Gandersheim. Krome, ne ekzistas dokumentaj manuskriptoj de antaŭ la [[11-a jarcento]].
 
== Manuskripta tradicio ==