Jimmy Woode: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 3:
== Vivo ==
James Bryant Woode naskiĝis la 23-an de septembro 1929 en [[Filadelfio]]. Lia onklo Henri Woode estis [[aranĝo (muziko)|aranĝisto]] en [[ĵazbandego]], kaj lia patro Jimmy Woode la pli maljuna estis pianisto kaj instruisto. Jimmy Woode ludis komence kiel trombonisto en la bando de sia patro, kiel pianisto en preĝejoj kaj kiel kantisto en kantensembloj. Li studis ĉe la Filadelfia Akademio de Muziko, ĉe la universitato en [[Bostono]] kaj ĉe la bostona [[konservatorio]], poste li sekvis baslecionojn de Paul Gregory. Dum sia militservo li estis [[radaro|radarteknikisto]] de la usona mararmeo.
 
Post la fino de la Dua Mondmilito li jam baldaŭ ludis kiel ĵazbasisto kun ĵazgranduloj kiel [[Louis Armstrong]], [[Charlie Parker]], [[Ella Fitzgerald]], [[Miles Davis]], [[Dizzy Gillespie]] kaj [[Sarah Vaughan]]. Fiere li ĉiam denove rakontis pri sia tempo kun [[Duke Ellington]], en kies [[bandego]] li estis membro ekde 1955 ĝis 1959. Ellington mem laŭdis Vudon kiel muzikisto kun taĉmenta spirito. Tia restis Woode, kiu ankaŭ kiel komponisto verkis daŭreman kontribuon al la ĵazhistorio, ĝis la fino.
 
== Rimarkoj ==