Jimmy Woode: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
 
Post la fino de la Dua Mondmilito li jam baldaŭ ludis kiel ĵazbasisto kun ĵazgranduloj kiel [[Louis Armstrong]], [[Charlie Parker]], [[Ella Fitzgerald]], [[Miles Davis]], [[Dizzy Gillespie]] kaj [[Sarah Vaughan]]. Fiere li ĉiam denove rakontis pri sia tempo kun [[Duke Ellington]], en kies [[bandego]] li estis membro ekde 1955 ĝis 1959. Ellington mem laŭdis Vudon kiel muzikisto kun taĉmenta spirito. Tia restis Woode, kiu ankaŭ kiel komponisto verkis daŭreman kontribuon al la ĵazhistorio, ĝis la fino.
 
En 1960 Woode transloĝiĝis al [[Eŭropo]], kie li unue en [[Svedujo]] kaj poste ankaŭ en [[Germanujo]], [[Nederlando]], [[Aŭstrujo]] kaj [[Svisujo]] kunlaboris kun la plej renomaj muzikistoj el ĉiuj stilaj tendaroj. Aparte en la memoro restas lia kunlaboro en la bandego de Kenny Clarke kaj Francy Boland, la plej grava eŭropa ĵazbandego de la sesdekaj jaroj, same kiel ankaŭ en surlokaj ĵazbandetoj, ekz. Gerhard-Francesconi-Trio el [[Rosenheim]]. En 1994 Woode fondis kun pianisto Dirk Raufeisen kaj frapinstrumentisto Charly Antolini a triopon SUPER-TRIO Dum longa tempo li ankaŭ estis basisto de la mita triopo de Dorothy Donegan. La triopo triumfis je la Nord-Mara Ĵaz-Festivalo kaj je multaj vojaĝoj ĉefe en Svisujo kaj Aŭstrujo.
 
== Rimarkoj ==