Hungara Nacia Galerio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1:
Hungara Nacia Galerio estas la plej granda nacia belarta kolekto de Hungario. Ĝiaj ekspozicioj ekde 1975 estas viziteblaj en centra parto de la iama reĝa fortikaĵo. Hodiaŭ ĝin oni nomas Palaco de Fortikaĵo "Buda".
 
La konstruadon de la reĝa fortikaĵo komencis la reĝo IV. Béla, por defendi sin kontraŭ la eventula plua atako de tataroj. En [[1255]] jam staris tie fortikaĵo, cirkaŭigita per muroj, defendanta ankaŭ la domaron de civitanoj. Dum la regado de luksemburga Zsigmond paŝo post la paŝo la fortikaĵo iĝis la reĝa sidejo. Tion pruvas ankaŭ la novkonstruitaj partoj de la [[14-a jarcento]], [[15-a jarcentojjarcento]]. En ĉi tiu epoko oni konstruis ekzemple la grandegan palacon Friss (prononcu: friŝŝ).
 
La dua granda epoko de la konstruado ligiĝas al la klera, renesanca reĝo [[Matiaso la 1-a|Hunyadi Mátyás]] (pr: Hunjadi Ma'tja'ŝ) en la dua duono de la 15-a jarcento. Eĉ la tiutempaj historiistoj rakontis mirigite pri la admirindaj haloj, mebloj kaj garnituroj de lia palaco. Post la ruinigado de la palaco fare de turka armeo, sur la lokon de mezepoka palaco komence de la 18-a jarcento oni konstruis barokan kastelon.
 
Dum la regado de la habsburga imperiestrino Mária Terézia oni pligrandigis la kastelon kaj transformis ĝin je palaco. Poste – sekve de la bataloj por la hungara libereco kontraŭ habsburgoj – ĝi forbrulis. La rekonstruado komenciĝis laŭ la planoj de Ybl Miklós (fama hungara arkitekturo) kaj finis ĝin Hauszmann Alajos en la jaro [[1902]]. Dum la dua mondmilito la palaco grave defektiĝis. Post la milito sed ĉefe de la 60-aj jaroj oni rekonstruis la palacon laŭ la iama baroka originalo.
 
En la renovigitaj partoj de la iama reĝa palaco ricevis lokon la Muzeo pri Historio de Budapeŝto, la Hungara Nacia Galerio, Muzeo pri Laborista Movado kaj en la lastaj jaroj ankaŭ la Landa Biblioteko Széchenyi.
 
La plej fruaj artobjektoj de la kolekto de Hungara Nacia Galerio devenas el la Galerio de Nacia Muzeo - fondita en [[1957]], el la hungardevenaj artobjektoj de Hungara Nacia Muzeo - fondita en 1802, Belarta Muzeo kaj ĉefurba Galerio. Pli frue ĉi tiu kolekto estis ekspoziciita en la haloj de Muzeo pri Etnografio.
 
En la jaro [[1974]] transportitaj ĉi tien ankaŭ la mezepokaj pentraĵoj kaj skluptaĵoj el la Belarta Muzeo kaj krome ene de Hungara Nacia Galerio fondiĝis la kolekto pri afiŝoj. Ĉi momente la muzeo gardas preskaŭ 55 mil artobjektojn, sed en la ekspozici-haloj estas videblaj nur parto de tiu kolekto.
 
En la konstantaj ekspozicioj la artobjektoj sekvas unu la alian laŭ naskiĝjaro de la teretaĝo ĝis la tria. Sur la teretaĝo en la Lapidario estas videblaj la mezepokaj ŝtonmemoraĵoj kaj artaĵoj de romantika kaj gotika epokoj.
Linio 19:
Konstantaj ekspozicioj troveblas ankaŭ en la unua etaĝo: malfrurenesancaj kaj barokaj artaĵoj inter 1550-1800-aj jaroj, hungaraj portretoj, barokaj artaĵoj kaj artobjektoj de hungara klerismo, de Bogdány Jakab, Mányoki Ádám, Maulbertsch kaj liaj samepokanoj.
 
La malfrubarokan historian pikturon el la [[18-a jarcento]] reprezentas Dorfmeister kaj pentristoj de hungaraj historiaj temoj.
 
En la halo sub la kupolo videblas monumentaj barokaj skulptaĵoj.
Linio 25:
La pikturon de la 19-a jarcento reprezentas pejzaĝpentraĵoj, ĝenropentraĵoj kaj portretoj de famaj hungaraj pentristoj: la pli aĝa Markó Károly, Barabás Miklós, Borsos József, Mészöly Géza, Lotz Károly, Székely Bertalan, Szinyei-Merse Pál. En la traira koridoro inter la kupolo-halo kaj la parto B - kaj en la balan salonon - estas videblaj la elstaraj historiaj pentraĵoj de Kiss Bálint, Madarász Viktor, Székely Bertalan, Than Mór, Benczur Gyula, Orlai-Petrich Soma. Flanke de la rivero Danubo en la vico de klimatizitaj salonoj videblas la pentraĵoj de Munkácsi Mihály kaj Paál László.
 
La skulptaĵoj de Izsó Miklós, Stróbl Alajos, Zala György,Fadrusz János kaj aliaj majstroj estas videblaj en la ekspoziciejo de la [[19-a jarcento|19-a-jarcenta]] pikturo kaj en la turniĝareoj de la ŝtuparo.
 
La ekspozicioj en la dua etaĝo prezentas la belarton de la jarcentŝanĝo kaj de la [[20-a jarcento]]. Ĉi tie oni povas rigardi - inter aliaj - la pentraĵojn de la t.n. "metiejo Nagybánya".
 
En la dua kaj tria etaĝoj estas prezentataj la plej belaj artaĵoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj: verkoj de reprezentantoj de la adeptoj de la metiejo de Nagybánya, de Vedres, prezentinta la renesancan mondkoncepton, de la unike lirike konstruktivisma Egry, kaj de diversaj novstilaj artistoj.
Linio 89:
 
 
{{el}} [http://www.mng.hu/belso.php?inf=nyito oficiala paĝaro]
 
[[Kategorio:Budapeŝto]]
[[Kategorio:Hungario]]