Olše: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
YurikBot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: cs Modifying: en
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Geografio]] – [[Eŭropo]] – [[Ĉeĥio]] – [[Ĉeĥio:Turismaj lokoj]] – [[Silezio]]
 
 
'''Olše''' (ĉeĥe: ''olše'' = alno) estas signifa rivero en nordorienta [[Moravio]]. La rivero deakvigas montaron [[Beskydy]]. Olše fontas en teritorio de [[Pollando]] (pole Olza), en teritorion de [[Ĉeĥio]] ĝi alfluas sub Bukovec ĉe [[Jablunkov]] kaj ĝi enfluas en riveron [[Odra]] norde de urbo [[Bohumín]]. Ĝia longeco en la teritorio de [[Ĉeĥio]] estas 89 km. Olše kolektas siajn alfluojn preskaŭ ekskluzive el la maldekstra flanko. La rivero kreas en kelkaj sektoroj la naturan ĉeĥa-polan ŝtatlimon, la plej longa ŝtatlima sektoro kondukas ekde urbo [[Český Těšín]] ĝis urbo [[Karviná]].
 
La supra fluo de la rivero en teritorio de [[Pollando]] havas torentan karakteron; kiam la rivero estas enirinta en la ĉirkaŭaĵon de urbo [[Jablunkov]], ĝia fluo kvietiĝante daŭrigas inter herbejoj, sub [[Jablunkov]] la fluo denove plialtiĝas kaj aperas sojloj kaj kaskadoj. Ĉe Hrádek la fluo denove malrapidiĝas kaj la rivero trafluas tra dense loĝigita, industria regiono. Sur Olše estas metitaj gravaj sidej- kaj industriaj centroj de norda [[Moravio]], nome urboj [[Třinec]], [[Český Těšín]] kaj [[Karviná]].
 
[[Kategorio:Moraviasilezia regiono]]
 
[[Kategorio:Riveroj en Ĉeĥio]]