Habitato (ekologio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
vivejo
Movses-bot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Aranĝis ISBN
Linio 6:
La termino "populacio de specio" preferindas al tiu de "[[organismo]]", ĉar kvankam eblas priskribi la habitaton de unu sola [[bruna urso]], oni fakte neniam trovas apartan aŭ [[Individuo|individuan]] [[urso]]n, sed grupigon de [[Bruna urso|brunaj ursoj]] kiu entenas reproduktiĝantan populacion kaj okupas certan [[Biogeografio|biogeografian]] [[areo]]n. Plie, tiu ĉi habitato povus diferenci de tiu de alia grupo aŭ [[populacio]] de brunaj ursoj vivante aliloke. Do estas nek la specio nek la [[individuo]] por kioj oni tipe uzu la [[termino]]n "habitato".<br>
 
Alia [[difino]] de habitato estas : la loko - ankaŭ nomata [[Ekologio|ekologia]] spaco kie (populacio) de specio vivas. Oni komparu kun la ''[[adreso]]'' kie oni trovus tiun ĉi populacion de specio kiam oni serĉus ĝin. <ref> Nys, Rudy J.V. 1987 : Ecologie-Theorie en Praktijk. ''Stichting Leefmilieu VZW'', Antwerpen, ISBN 90 -289 -0763 -7, 360 pp (p.89-90) {{nl}}</ref> <br>
 
Oni ne konfuzu la [[nocio]]jn habitato kaj [[biotopo]]. Ekzemple : en la biotopo [[arbaro]], la grundsurfaco estas la habitato de la onisko ; [[troglodito]] vivas en pluraj biotopoj kiel arbaro, [[duno]], [[marĉo]] kaj [[Urbo|urb]][[ĝardeno]].