Diskuto:Fabacoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 19:
:Bv. konsideri la specifan sencon de "internacieco" en la sistemo de lingvaj normoj de Esperanto: Esperanto estas '''aposteriora''' planlingvo. Aposterioreco signifas, ke ĝi cele al lernfacileco grandparte transprenas la jam ekzistantan komunan vortprovizon de lingvoj ĉefe uzataj kaj konataj en internacia informinterŝanĝo. Tiuj "plej ĉefaj lingvoj" (Zamenhof) hodiaŭ ankoraŭ plejparte estas hindeŭropaj lingvoj, precipe romanaj-germanaj. Tial Zamenhof eksplicite karakterizis Esperanton "'''sistemo romana-germana'''" (Lingva Respondo n-ro 59).
:Surbaze de tiu konkretigo de la principo de internacieco, Esperanto aposteriorece transprenas ankaŭ la tradician regulon de eŭropaj lingvoj, havigi al si novajn sciencajn kaj teknikajn vortojn el la "ŝtonminejo" de la latina kaj greka lingvoj.
:Vd. ekzemple jenan klarigon de Zamenhof (PV 11-30, Zamenhof 1981): "'''Por ĉiuj natursciencaj nomoj mi konsilas preni la nomojn latinajn en Esperanta transskribo.''' Se en la UV troviĝas nomoj de bestoj kun formo ne latina, la fakto venas de tio, ke en la unuaj jaroj mi ne havis ankorau la principon pri la neceseco doni al tiuj nomoj formon latinan; sed nun mi ordinare gvidas min per tiu principo.- Tio sama estas ankaŭ kun la diversaj finiĝoj, kiujn mi en la unua tempo shanĝadisŝanĝadis pro ilia simileco kun Esperantaj sufiksoj, sed kiujn mi nun ordinare ne shanĝasŝanĝas; sekve mi konsilas uzi -ilo, -ino, -ulo k.t.p."
:Ne mirige, ke la latinan lingvon Zamenhof nomis "duoninternacia". Iam la dominado de la eŭropaj lingvoj en la internacia sfero supozeble malpliiĝos, sed tio estas afero de l' estonteco. Esperanto havas nek la taskon nek la povon, ŝanĝi la nunan konsiston de la internacia vortprovizo; tio estas bonintenca miskompreno de la strukturaj necesoj de internacia, aposteriora planlingvo. --[[Vikipediisto:Helmut Welger|Helmut Welger]] 17:46, 2. Feb 2006 (UTC)
Reiri al la paĝo "Fabacoj".