Stanley Clarke: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Stanley Clarke and George Duke.jpg|thumb|Basisto Stanley Clarke kaj klavarinstrumentisto George Duke 2006]]
'''Stanley Clarke''' (* [[30-an de junio]] [[1951]] en [[Filadelfio]], [[Pensilvanio]]) estas [[usono|usona]] [[Baso (muzikinstrumento)|basisto]] same kiel [[Grammy Awards|Grammy]]-premiito el la kampo de [[rokĵazo|rokĵaza]] kaj [[ĵaza]] muziko. En la rokĵaza fako li validas kiel unu el la du plej gravaj basistoj de la 1970-aj jaroj krom [[Jaco Pastorius]].
 
== Vivo ==
Post studo ĉe la Filadelfia Akademio de Muziko Clarke transloĝiĝis en 1971 al [[Novjorko]], kie li kunlaboris inter alie kun [[Art Blakey]], [[Gil Evans]], Joe Farrell, [[Stan Getz]], [[Dexter Gordon]], Joe Henderson, Al Di Meola, Pharoah Sanders kaj [[Horace Silver]].
 
Tiutempe li aliĝis al la [[rokĵazo|rokĵaza]] bando Return to Forever, kiun estris [[Chick Corea]] kaj kiu fariĝis unu el la plej sukcesaj ĵazrokaj bandoj tiutempaj. Krome li produktis aron da soloalbumoj, el kiuj „School Days“ kune kun la unua albumo de Jaco Pastorius estas rigardataj kiel la plej bonaj basalbumoj de la ĵazroka erao.
 
En 1987 li fondis kun [[ĵaz]]-kantistino Deborah Holland kaj la iama frapinstrumentisto de [[The Police|Police]], [[Stewart Copeland]], la bandon „Animal Logic“. Post du studio-albumoj kaj kelkaj sondisketoj la muzikistoj tamen disiris fine de 1991. En 2005 Clarke fondis la triopon ''Acoustic Fusion Supergroup TRIO!'' kun Béla Fleck kaj Jean-Luc Ponty. Krome li laboras kiel produktanto de filmmuziko.
 
== Ludmaniero ==
La basludon de Clarke distingas maturiĝinta [[kordofrapado]] kaj treega virtuozeco. La tekniko de kordofrapado, kies inventon oni atribuas al Larry Graham, konsistas el fortika frapado de la kordoj per la dikfingro per turnado el la manartiko. Tion li ofte kombinas ritme kun plukado de la pli altaj kordoj. Clarke kontribuis komence de la 1970-aj jaroj decide al la evoluo kaj disvastiĝo de ĉi tiu tekniko en ĵazroko.
 
== Diskoj ==