Josep Grau Casas: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jinglada (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Jinglada (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
Lia 90-jaraĝa filino Judit, la 14-an de novembro 2011, diris ke sia patro mortis la 19-an de marto 1953 en Barcelono. Krom grava esperantisto, laŭ la [http://www.lavanguardia.es/hemeroteca hemeroteko de la ĵurnalo "La Vanguardia"], Josep Grau Casas estis spertulo pri medicina scienco kaj inter 1922 kaj 1931 sufiĉe multe prelegis pri ikso-radioj, diatermio, radiologiaj tekniko kaj ilaro, ktp, ĉe Akademio kaj Laboratorio de Medicinaj Sciencoj de Katalunio, Korporacio de Kuracistoj, Kuracist-Farmacia Instituto.
Ĉeestis la Internacian Kongreson de Radiologio. Inter 1929 kaj 1941 Josep Grau Casas estis [http://fotos.arxiuhistoricpoblenou.es/etiqueta/1941?g2_itemId=21749 ĉefdirektoro de la elektromedicina societo "Ildea"], [https://www.swe.siemens.com/spain/web/es/empleo/porque_siemens/Pages/Historia_siemens.aspx aĉetita de Siemens Electromédica, S.A.], filio de la germana firmao Siemens.
 
Alia grava afero: Josep Grau Casas estis la unua tradukanto de Robindra Nath Tagore al la kataluna lingvo el esperanto laŭ indikite en la 12-a paĝo de la 10-a numero de la revuo [http://mdc2.cbuc.cat/cdm4/document.php?CISOROOT=/themis&CISOPTR=31&REC=10 Themis]. Temas pri la novelo Kabuliwala kiun esperantigis Irach Jehangir Sorabji Taraporewala (Vidu la paĝon 11-an de la 9-a numero de la menciita revuo [http://mdc2.cbuc.cat/cdm4/document.php?CISOROOT=/themis&CISOPTR=29&REC=9 Themis])