Joe Wilder: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:John Webber, Joe Wilder and Lewis Nash.jpg|thumb|John Webber, Joe Wilder kaj Lewis Nash en ''Village Vanguard'']]
'''Joseph Benjamin „Joe“ Wilder''' (* [[22-an de februaro]] [[1922]] en Colwyn, [[Pensilvanio]]) estas usona ĵaztrumpetisto kaj flugilkornisto de [[bibopo]] kaj [[malmolbopo]].
 
== Vivo ==
Naskiĝinte kiel filo de orkestro-direktisto, Wilder studis ĉe la Muziklernejo ''Mastbaum'' kune kun Buddy DeFranco kaj Red Rodney. Li komencis sian muzikistan karieron en 1941/42 ĉe [[Dizzy Gillespie]] en la bando Les Hite, en 1942/43 kaj denove post la militservo en 1945/46 ĉe [[Lionel Hampton]]. Post tio li muzikis en la bando de [[Jimmie Lunceford]], krome kun Lucky Millinder, [[Sam Donahue]], Herbie Fields, Noble Sissle same kiel – escepte mallonga gastmuzikado en la bandego de [[Count Basie]] en 1954 – en Broadway-orkestroj, je tiaj muzikaloj kiel ''Guys and Dolls'' kaj ''Silk Stockings''. Post tio li laboris kiel studiomuzikisto ĉe la radiostacio ABC en Novjorko kaj ankaŭ en simfoniorkestroj. Dum tiu tempo ankaŭ ekestis la du albumoj je lia popra nomo: ''Wilder ’N’ Wilder'' ĉe [[Savoy Records]] el 1955 same kiel ''The Pretty Sound'' (1959).
 
==Diskoj==